Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 juillet 2020 1 06 /07 /juillet /2020 15:22

06/07/2020

Bildo: Merkredon 1an de julio, pluraj organizaĵoj kiel Raportistoj sen landlimoj kaj la Kuba observejo pri Homaj rajtoj taksis ĝis 140 la nombron de homoj prevente arestitaj aŭ hejmarestitaj.

Pasintan 24an de junio, juna nigrulo 27-jara, Hansel Hernández Galiano, estis morpafita de la polico en Guanabacoa, oriente de Havano. La novaĵo rapidege disvastiĝis en la insulo, danke al la sociaj retoj, kaj estigis intensan emocion. Unue, la familio de la junulo kaj multaj kubanoj postulis klarigojn pri la cirkonstancoj, en kiuj li estis mortpafita de du membroj de la "Nacia Revolucia Polico". La reĝimo agnoskis la faktojn nur tri tagojn post la faktoj. Kiel kutime, ĝi mallaŭdis la mortinton, kvalifante lin «deliktulo» interalie, kaj akuzis lin, por pravigi sian perfortan ekzekuton, ke li ĵetis ŝtonojn al la policistoj.

Atestantoj menciis, ke la junulo estis paftrafita en la dorso, sed nek la familio nek aliulo povos nun kontroli tion, ĉar la aŭtoritatoj sendis urĝeme la korpon al kremacio, sen plenumi aŭtopsion. Ĝi pravigis tiun urĝemon, emfazante la necesajn sanitarajn aranĝojn dum pandemia periodo.

Fronte al tiu ŝoka sinteno de la kuba registaro, multaj aktivuloj kaj membroj de la civitana socio decidis alvoki al manifestacioj en pluraj urboj de la insulo, mardon 30an de junio, por protesti kontraŭ la policaj perfortoj, postuli klarigojn koncerne la morton de Hansel Hernández Galiano, kaj subteni la familion de la junulo. De kiam la politika polico minacis tiun familion, se ĝi plu havas rilaton kun sendependaj mediatoj, kiel ĝi faris komence de la afero, tiu ĉi silentas.                    

Ekde lundo vespere, militista kaj polica deplojado eksternorma estis observata en la kvartalo de Havano, kie kolektiĝo estis antaŭvidita la postan tagon. Ĉiuj manifestacioj, krom la militistaj defiladoj, estas malpermesitaj en Kubo. Ŝajne tiu militista kaj polica ĉeesto ne sufiĉis, ĉar la ministrejo pri internaj aferoj efektivigis samtempe preventajn arestadojn aŭ hejmarestadojn, ĉar multaj konataj opoziciantoj estis malhelpataj elhejmiĝi fare de la polico.  

Inter la dekoj da personoj arestitaj aŭ malhelpataj elhejmiĝi ekde lundo vespere aŭ mardo matene figuras la artistoj Tania Bruguera, Maykel Osorbo kaj Luis Manuel Otero Alcantara, Jany Corrales, Alexeis Mora kaj Yenifer Castañeda, Yeilis Torres Cruz, la nacia kunordiganto de la Civitana komitato por rasa integriĝo Juan Antonio Madrazo Luna, José Daniel Ferrer García kaj ties filo Evert Luis Hidalgo Cruz, Aníbal Riveaux, Yordanys Labrada, Ruhama Fernández, María Matienzo, Kirenia Yalit Nuñez Pérezse, Leticia Ramos Herrera, la fotisto Ariel Maceo Tellez, Michel Matos, Abu Duyanah Tamayo, membro de la literatura grupo Demongeles, Abraham Jiménez Enoa, respondeculo de la retejo El Estornudo, Yanisbel Valido, Félix Pérez Salazar, José Díaz Silva, membro de la Movado de la opoziciuloj por nova respubliko, kaj la reĝisoro Carlos Lechuga.

Aliparte, la retkonekto de multaj sendependaj ĵurnalistoj estis interrompita. Tiu de Monica Baró, Darío Alejandro Alemán Cañizares, Jancel Moreno, Omara Ruiz Urquiola, Iliana Hernández, Hector Luis Valdés Cocho, Anamelys Ramos Rodríguez, Camila Acosta kaj Marta María Ramírez, inter aliaj. 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }