Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 juillet 2020 4 30 /07 /juillet /2020 21:31

30/07/2020

Tribunalo de Hiroŝimo plilarĝigis la difinon de postvivantoj de atombombo, kaj inkluzivas nun la personojn trafitajn de tio, kio estas nomita la «nigra pluvo». Tiu fenomeno sekvis, la 6an de aŭgusto 1945, la usonan atombombon ĵetitan sur la urbon. Tri tagojn poste sekvis tiu de Nagasako.

Sesdek kvin jarojn post la fino de la dua mondmilito, la tribunalo de Hiroŝimo decidis, ke 84 viktimoj de la «nigra pluvo», kies averaĝa aĝo estas 80-jara, povos finfine profiti de la medicinaj prestaĵoj konsentitaj al la postvivantoj de la bombado.

Ĝis 1957, la viktimoj de Hiroŝimo profitis nenian specialan helpon. La japana registaro tiam kreis sistemon de monkompenso kaj senpagaj flegadoj kalkulitaj laŭ la proksimeco al la eksplodo. Tiu aranĝo validis en ĉirkaŭzono de 2 ĝis 3 kilometroj, ne super tiu limo, cele al reduktado de la kostaj traktadoj de la viktimoj - hibakuŝoj- kiuj malrapide forpasas pro kanceroj kaŭzitaj de radiadoj. Tamen, la viktimoj de la radioaktiva «nigra pluvo» ne estis agnoskitaj kiel postvivantoj de la bombado.    

Sesdek kvin jarojn pli poste, la juĝisto de la tribunalo de la distrikto de Hiroŝimo, Joŝijuki Takaŝima ĵus deklaris, ke antaŭ ili suferas pri malsanoj ligitaj al la bombo, ke ili respondas al la juraj kondiĉoj postulataj por akiri la statuson "hibakuŝoj". Hodiaŭ, la japana registaro agnoskas 136 682 personojn kiel "hibakuŝojn", enkalkulante tiujn de Nagasako.   

Antaŭ la milito, Japanio faris de tiuj viktimoj, malhumanigitajn estaĵojn, forpuŝitajn de la entreprenoj. Multaj el ili ne registiĝas time de diskriminacioj, kies viktimoj ili estas.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }