Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 juillet 2020 7 05 /07 /juillet /2020 15:12
SOS Méditerranée / Flavio Gasperini

05/07/2020

La 180 migrantoj sukuritaj de la humanitara ŝipo "Ocean Viking" en Mediteraneo estis testitaj dimanĉon por Covid-19, antaŭ ol esti kvarantenigitaj sur ŝipo en Sicilio. Pasintan vendredon, la ŝipo sin deklaris en «urĝa stato» pro interbatiĝoj kaj provoj de memmortigo.

Tio reprezentas ondon de espero por la humanitara ŝipo "Ocean Viking" post la malordoj, kiuj okazis tiujn lastajn tagojn. Medicina skipo surŝipiĝis por testi la 180 sukuritajn migrantojn. Sendita de la aŭtoritatoj en la sicilia haveno Pozzallo, ĝi konstatis «foreston de apartaj sanitaraj problemoj kaj ankaŭ raportis, ke la streĉitecoj, kiuj okazis sur la ŝipo estas malaperontaj», indikis sabaton 4an de julio informfonto de la itala ministrejo pri internaj aferoj.

La migrantoj estos poste translokitaj sur kvarantena ŝipo, kiu troviĝas nun en Porto Empedocle, sur la suda marbordo de Sicilio. «La situacio estas atente prigardita cele al translokigo de la migrantoj, kiu estas antaŭvidita lundon 6an de julio, sur la ŝipo Moby Zazà», laŭ la sama informfonto.    

Interbatiĝoj, provoj de memmortigo, fizikaj minacoj kontraŭ la ŝipanaro: surŝipe, la streĉiteco fariĝis tia, ke la humanitara ŝipo sin deklaris en «urĝa stato» por la unua fojo. De post ĵaŭdo, pluraj interbatiĝoj okazis, ĉefe inter etnaj grupoj, kaj ses provoj de memmortigo estis censitaj.

La 180 migrantoj, inter kiuj Pakistananoj, Nord-Afrikanoj, Eritreanoj, kaj Niĝerianoj, estis sukuritaj de la ŝipo de la asocio "SOS Mediteraneo" dum kvar apartaj operacoj, la 25an kaj 30an de junio. Inter ili, 25 estas neplenkreskuloj.     

De semajno, la ŝipo petas permeson elŝipigi tiujn personojn, sed post pluraj petoj al la italaj kaj maltaj aŭtoritatoj, la "Ocean Viking" ricevis ĝis tiam rifuzon de ambaŭ landoj. – unu el la savado estis plenuminta en la akvoj, kiuj dependas de ambaŭ landoj, dum la tri aliaj okazis en la maltaj akvoj -

22/06/2020

La ŝipo «Ocean Viking» rekomencas siajn savadojn en Mediteraneo, post tri monatoj da senaktiveco

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/06/la-sipo-ocean-viking-rekomencas-siajn-savadojn-en-mediteraneo-post-tri-monatoj-da-senaktiveco.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }