Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 juillet 2020 5 17 /07 /juillet /2020 21:06
REUTERS/Ronen Zvulun

17/07/2020

Kelkaj centoj da Israelanoj kolektiĝis ĵaŭdon vespere en Jerusalemo, antaŭ la oficiala rezidejo de la Ĉefministro. La manifestaciantoj postulis foriron de Benjamin Netanjahu. Tiu kolektiĝo estis la tria en malpli ol semajno. Aliaj kolektiĝoj okazis ankaŭ en Tel-Avivo. Nutritaj de la kuranta proceso pri koruptado kontraŭ la registarestro, kaj la mastrumado de la kronvirusa krizo, la kolero kontraŭ Netanjahu pliampleksiĝas.

Por tiu manifestacio, Magal Ŝahar venis de nordo de la lando ; ir-revene, li veturis du horojn por esprimi sian opozicion al la Ĉefministro. Tiu psikologiistino svingas afiŝtabulon, sur kiu estas skribite «koruptado : tio sufiĉas». Kaj ŝi ĝojas vidi la multobliĝon de kolektiĝoj kontraŭ Netanjahu. «Ŝajnas, ke la homoj vekiĝas». La malespero kreskas kaj ni diras al li : «Vi supozeble reprezentas nin, sed ni estas viaj dungantoj. Kaj ni ne estas kontentaj pri vi».

Tiu malespero estas bazita sur la forpuŝo de la Ĉefministro nun juĝata en tri aferoj pri koruptado, sed ankaŭ koncerne la ekonomian krizon kaŭzitan de la kronviruso. Laŭ Amit Ĉizik, sociala laboristo en la urbo Ĥajfo, la registaro situiĝas nun tute ekstere al la realo de la lando : «Ni volas logikan registaron, kiu respektas siajn civitanojn, kiu aŭdas iliajn suferojn, kaj kiu kapablas administradi tiun krizon, same kiel en la cetera mondo».    

Ĝis nun, la manifestacioj kontraŭ la koruptado ne malfortigis la balotan bazon de Benjamin Netanjahu. Sed la multobliĝo de riproĉoj estas zorgiga fonto por la Ĉefministro, kies fameco malkreskas.  

26/05/2019

Israelo: Miloj da personoj manifestaciis kontraŭ Benjamin Netanjahu en Tel-Avivo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/05/israelo-miloj-da-personoj-manifestaciis-kontrau-benjamin-netanjahu-en-tel-avivo.html

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }