Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 juillet 2020 3 15 /07 /juillet /2020 15:13
Foto: Iran HRM

15/07/2020

Tri junaj Irananoj estis kondamnitaj je morto, ĉar ili partoprenis la manifestaciojn de novembro 2019 kontraŭ la prezaltigo de karburaĵoj. Mardon 14an de julio 2020, tiu anonco estigis indignokrion en la sociaj retoj, kaj du famaj muzikistoj diskonigis videojn subtene al la movado.

«Post serio da anoncoj de Islama Respubliko de Irano pri la kondamnoj – mortopuno por manifestaciantoj kaj ekzekutoj de politikaj malliberuloj – granda signifa parto de la irana loĝantaro lanĉis kampanjon en la sociaj retoj kontraŭ la aŭtoritatoj», raportas Radio Farda ĉi-merkredon 15an de julio. Amirhossein Moradi, Mohammad Rajabi kaj Saeed Tamjidi estis kondamnitaj je morto pro faktoj de intencaj incendioj dum manifestacioj, kiuj okazis en novembro 2019 kontraŭ la prezaltigo de la karburaĵo, kiu atingis 50%.

La proceso de la tri junuloj «entenis evidentajn malregulaĵojn», eksplikas la NeRegistara Organizaĵo Internacia Amnestio: «Ili estis senigitaj je advokatoj dum la tuta daŭro de enketo kaj asertas, ke ili estis torturitaj». Amirhossein Moradi «diris, ke li estis devigita fari "konfesojn", kiuj estis elsenditaj de la Ŝtata televido kaj utiligataj kiel elemento de pruvo por kulpigi ilin».

Mardon 14an de julio, multaj Irananoj mobiliziĝis en la sociaj retoj por protesti kontraŭ tiu kondamno, per la kradvorto #StopExecutionsInIran. En tre dividita video, la usona violonĉelisto Yo-Yo Ma kaj la irana muzikisto Kayhan Kalhor, kiu ludas kamanĉon (tradicia kordinstrumento), diskonigis tiun kradvorton. Ili tie ludis la iranan muzikpecon Morgh e Saharla aŭrora birdo»), laŭdante liberecon kaj justecon.

En Irano, fine de la jaro 2019, laŭ la "Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Homaj Rajtoj", almenaŭ 208 personoj estis mortigitaj dum la manifestacioj, inter kiuj 12 infanoj. Ĉirkaŭ 7 000 manifestaciantoj estis arestitaj.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }