
27/07/2020
Ilia decido intervenas post la maldungo de ilia ĉef-redaktoro, komprenita kiel manovro de la politika potenco.
Ili timas kreskantan influadon de la registaro en la mediatoj. Preskaŭ 60 ĵurnalistoj de la ĉefa sendependa informretejo en Hungario, Index.hu, demisiis vendredon 24an de junio post la maldungo de ilia ĉef-redaktoro. En libera artikolo publikigita de "Index" (en la hungara lingvo) kaj subskribita de du trionoj el la redaktoraro, ili pravigis sian demision per la rifuzo de la prezidanto de la Konsilio reenpostenigi Szabolcs Dull-n.
"Index", kiu indikis «danĝero» sur sia «barometro pri sendependenco» por denunci provojn de influado kontraŭ sia enhavo, estas la ĉefa mediato, kiu kritikas la registaron en Hungario, multe pli grava ol la aliaj.
«La sendependeco de "Index" ne estas minacita», reagis merkredon Laszlo Bodolai, la estro de la fondaĵo, proprietulo de la reteja elsendisto. Laŭ li, la ĉef-redaktoro maldungita ne sukcesis mastri la internajn streĉitecojn, kaŭzitajn de la percepto de ekstera influado kontraŭ la funkciado de la redaktoraro, kio estigis malkreskadon de mongajnoj kaj de reklam-volumo.
«Neniuj eksteraj entrudiĝoj devas okazi»
Male, tiu maldungo pli maltrankviligis parton de la hungaraj ĵurnalistoj, kiuj akuzas la naciisman registaron de la Ĉefministro Viktor Orbán pri atencoj kontraŭ la gazetlibereco, por akiri favoran influadon en la amasinformiloj. Laŭ la ĵurnalistoj, du kondiĉoj estas necesaj por akiri sendependecon de ilia publikigaĵo: «Neniuj eksteraj entrudiĝoj devas okazi nek kontraŭ la enhavo publikigita en "Index", nek en ĝia konsisto kaj strukturo».
«Lia maldungo estas evidenta entrudiĝo en la aranĝon de la redaktoraro-komitato, kaj ni ne povas kompreni ĝin alimaniere ol provo de evidenta premo», estas legeble en "index.hu".
Ĵaŭdon dum gazetkunveno en Portugalio, la hungara ministro pri eksterlandaj aferoj, Péter Szijjártó, forpuŝis «tiujn falsajn akuzojn» koncerne la gazetarliberecon. «Kiel la Ŝtato povus interveni en mediato, kiu estas privata proprieto?», li asertis, dum li estis demandita pri la maldungo de Szabolcs Dull.
