Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 juillet 2020 2 14 /07 /juillet /2020 21:06

14/07/2020

Bildo: Pli ol 7 000 marokaj sezonaj laboristinoj «forlasitaj» de Maroko en Hispanio petas helpon. 

La produktistoj de fragoj en la provinco Huelva planas interrompi la provizorajn laborkontraktojn, ekde la venonta rikoltsezono. 7 100 marokaj sezon-laboristinoj estas blokitaj de antaŭ monato en la provinco, pro la fermado de la marokaj landlimoj. Nenia alternativa solvo estis trovita, kaj tio pravigas tiun decidon.

«Ĝis nun, tiu sistemo bone funkciis, ĉar neniam evento tia okazis. Sed okaze de problemo ni konstatis, ke neniuj administracioj proponas solvon», ili eksplikas.  

Kiel rimeda aranĝo, la dungitoj antaŭvidas serĉon de laboristoj en la landoj de Orienta Eŭropo aŭ Sud-Ameriko.

«Ni devas certiĝi, ke ĉiuj dungitoj ne venas de la sama lando, por eviti tian situacion», eksplikas Antonio Luis Martín, produktisto de fragoj de Cartaya (Huelva), kaj pioniro de pli ol 20 jaroj de la nuna dungsistemo.

Same kiel siaj kolegoj, Martin timas, ke la samo okazos venontjare. Laŭ li, la solvo estas Eŭropo. «Ni devas krei ligilojn kun aliaj landoj ekster Eŭropa Unio, kiel Ukrainio, Moldavio, Belorusio aŭ Makedonio, kiuj havas kulturon similan al la nia», li aldonis.

Por anstataŭi la marokan laboristaron, taksitan averaĝe ĝis ĉirkaŭ 15 000 dum tiuj lastaj 15 jaroj, per aliaj landoj, la produktistoj de fragoj konsultitaj, sugestas kalkuli pri la vivopova ekonomio, kaj la enhavo de la internaciaj traktatoj kun tiuj landoj.   

Preskaŭ 15% el la personaro, kiu laboras dum la rikoltsezono de fragoj en la provinco Huelva estas marokaj sezon-laboristinoj. La fermado de la landlimoj la 13an de februaro pro la Covid-19, reduktis la nombron de tiuj ĉi de 14 000 ĝis 7 200, devigante la produktistojn serĉi surlokan laboristaron aŭ junajn fremdajn migrantojn por savi la sezonan produkton. Meze de junio, tiuj virinoj ne plu povis rehejmeniri. La intertraktadoj de Hispanio kun Maroko ebligis la repatriigon de cento da malsanaj sezon-laboristinoj, gravedaj, aŭ kiuj antaŭnelonge akuŝis.           

Koncerne tiujn, kiuj restadis en Huelva, la situacio fariĝas neeltenebla, ĉar ili jam elspezis la malmultan ŝparaĵon dediĉitan al siaj familioj, por nutradi kaj vivteni sin. La NeRegistaraj Organizaĵoj kaj la produktistoj parolas jam pri «grava humanitara krizo».       

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }