Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 juillet 2020 5 03 /07 /juillet /2020 14:55
DALE DE LA REY / AFP

03/07/2020

Bildo: virino suferas larmigajn gasojn ĵetitajn de la polico kontraŭ manifestaciantoj, kiuj mobiliziĝis kontraŭ la nova leĝo pri nacia sekureco, la 1an de julio 2020.  

Pasintan merkredon 1an de julio, dum miloj da honkonganoj defiis la malpermeson manifestacii, la polico efektivigis centojn da arestadoj. Inter ili, 10 personoj estis akuzitaj surbaze de la nova leĝo pri nacia sekureco. Tiu leĝo markas la finon de la jura memstareco por la brita eks-kolonio. Du tagojn post ĝia promulgo fare de Pekino, multaj honkonganoj plu spertas ŝokon. 

Ĉu iliaj mesaĝoj estos legataj? Kolero, malĝojo, ankaŭ timo disvastiĝas en la mesaĝiloj de la por-demokratiaj aktivuloj, tagon post la arestadoj okazintaj merkredon 1an de julio. «Hodiaŭ mi koleras kaj malĝojas. Mi ne scias, kiel ni plu povos defendi niajn liberecojn estontece», bedaŭregas studentino, kiu konsentis konfidi anonime  per ĉifrita apo, kion ŝi travivas.

Kadre de la nova leĝo pri nacia sekureco, la plej gravaj krimoj estos punindaj per tutviva prizono. Maltrankviliĝas ankaŭ la honkongaj ĵurnalistoj. Kelkaj plu ĉeestis merkredon, surhavante fosforeskajn flavajn veŝtojn, ĉe frontlinio dum alfrontiĝoj inter manifestaciantoj kaj policistoj.              

 

Forlasi la metion aŭ memcenzuri sin 

Ĵurnalistino atestas ankaŭ anonime: «Multaj ŝanĝis sian uzadon de la sociaj retoj. En mia adresaro ekzemple, pluraj el miaj rilatoj forlasis WhatsApp kaj adoptis signal kaj aliajn mesaĝilojn pli sekurajn. Kelkaj eĉ metis sian monon en ekster-teritoriajn bankojn sciante, ke per tiu leĝo pri nacia sekureco, ies bienoj povas esti konfiskitaj».

Fronte al la premo, kelkaj ĵurnalistoj planas jen forlasi la metion, jen memcenzuri sin. Verŝajne, tio ne malplaĉus al la aŭtoritatoj. Laŭ ili, peticio favore al la leĝo ricevis 1,9 milionon da subskriboj.    

24/05/2020

Honkongo: la leĝo pri sekureco ekvalidu «senprokraste» avertas Pekino

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/05/honkongo-la-lego-pri-sekureco-ekvalidu-senprokraste-avertas-pekino.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }