Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

24 juillet 2020 5 24 /07 /juillet /2020 14:55
Foto: Vidéo AP

24/07/2020

Bildo: En tiu nedatita video elsendita de la ĉina televidkanalo CCTV, islamaj staĝantinoj laboras en uzino de vestaĵoj en "Centro pri instruado kaj profesia formado" de Hotan, en Ŝjinĝjiango.

Tiun 23an de julio, pli ol 290 asocioj en 36 landoj, alvokis la gravajn konfekciajn varmarkojn, ke ili rompu siajn rektajn aŭ nerektajn ligilojn kun la provizantoj implikitaj en la internigejoj de Ĉinio, kie Ujguroj estas detenitaj. La premo kontraŭ Pekino pli kaj pli intensiĝas.

La akuzo estas senapelacia. «La kvazaŭ tuta konfekcia tutmonda industrio profitas de la trudlaboro de la Ujguroj kaj de la islamaj turkoparolantoj», gurdas koalicio de grupo pri defendo de Homaj rajtoj, en komunikaĵo publikigita tiun ĵaŭdon 23an de julio, kaj diskonigita en la ĵurnalo The Guardian. Alidirite, konfirmas The New York Times, «kotonvestaĵo el kvin vendata en la tuta mondo, entenas kotonon aŭ fadenon produktitan en Ŝjinĝjiango».

Tie, en tiu regiono nord-okcidente de Ĉinio, la aŭtoritatoj estas akuzataj, nome de kontraŭ-terorisma lukto, ke ili starigis programojn de trudlaboro kaj grandskala internigado, «kiuj celas transformi la Ujgurojn, Kazaĥojn kaj aliajn islamajn malplimultojn en konformajn laboristojn, submetitajn al la Komunisma partio». De 1 ĝis 2 milionoj da personoj estas koncernataj. Multaj detenitoj estas truditaj labori en kampoj aŭ uzinoj kontraŭ mizeraj salajroj, kelkfoje sen salajro.             

En ĝia alvoko, raportas The Guardian, la koalicio asertas, ke «la  sistemo de trudlaboro starigita en la regiono estas la plej impona programo de internigado de etna kaj religia malplimulto de post la dua mondmilito». En tiuj internigejoj, ofte okazas torturo, devigaj apartigoj kaj eĉ trudaj steriligoj de la Ujguraj virinoj.

 

Plej grava kotonproduktanto en la mondo 

Ĉinio estas la plej grava produktanto de kotono en la mondo, kaj 84% el ĝia tuta produkto devenas de Ŝjinĝjiango, precizigas la brita ĵurnalo. Tiu kotono estas ofte kondukita al la konfekciaj uzinoj de Bangladeŝo, Kamboĝo aŭ Vjetnamio. Antaŭ kelkaj tagoj, la New York Times ankaŭ malkaŝis, ke kelkaj el tiuj uzinoj provizas la tutan mondon je maskoj kaj aliaj medicinaj materialoj.   

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }