
28/07/2020
Bildo: Dum sia vivo, John Lewis estis arestita almenaŭ 45 fojojn.
Kaleŝo tirita de du nigraj ĉevaloj transportis dimanĉon la kadavron de John Lewis trans la ponto super la rivero Alabamo, kie la usona figuro pri la civitanaj rajtoj preskaŭ mortis en 1965 pro policaj batoj.
Tiu solena trapaso de la ponto Edmund Pettus en la urbo Selma, markis la duan el la ses tagoj da omaĝoj al la eks-aktivulo kaj politika viro, mortinta la 17an de junio post kancero je 80-aj jaroj.
La 7an de marto 1965 en Selma, John Lewis kondukis marŝadon de pluraj centoj da pacemaj aktivuloj kontraŭ rasa diskriminacio. Tiu evento estas konsiderata kiel turnopunkto en la lukto por la civitanaj rajtoj en Usono.
Policisto rompis la kranion de tiu filo de lufarmisto, tiam 25-jara, kiu konservis cikatron dum sia tuta vivo.
En 2015, por celebri la kvindekan datrevenon de tiu «sanga dimanĉo», John Lewis transpasis denove la ponton, manenmane kun Barack Obama, unua nigrula prezidento en la usona historio.
Dum la manifestacioj kontraŭ rasismo kaj policaj perfortoj daŭras en pluraj grandaj urboj de la lando, la alvokoj multobliĝas por ŝanĝi la nomon de tiu ponto per tiu de John Lewis, kiu nun omaĝas konfederacian generalon kaj surlokan ĉefon de la Ku-Kluks-Klano.
La ĉerko de John Lewis estos lokita lundon kaj mardon sub la kupolo de la Usona Kapitalo de Vaŝingtono. Tiu honoro estas rezervita al la plej altrangaj usonaj famuloj.
Tiu serio de memorfestaĵoj finos ĵaŭdon en Atlanto, Georgio. John Lewis reprezentis tiun Ŝtaton dum pli ol tridek jaroj en la Kongreso.
Li estos enterigita post privata ceremonio en la preĝejo baptise Ebenezer, kie diservis antaŭe la pastoro Martin Luther King.

