Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 juillet 2020 6 11 /07 /juillet /2020 19:44

11/07/2020

Enhavo

 

La 93a SAT-kongreso estos plene interreta

La 93a kongreso de SAT okazos inter la 25a de julio kaj la unua de aŭgusto 2020. Ĝi devis okazi en Bjalistoko kaj tiel fariĝi la unua SAT-Kongreso en Pollando post la aborta provo de 1987, sed finfine tiuj, kiuj deziris fizike renkontiĝi en tiu ĉi urbo devos pacienci ĝis unu el venontaj jaroj. La organiza kongres-komitato konsistas el anoj de bjalistoka esperanto-societo, kaj plu aktive kunlaboros kun la PK de SAT por prepari plene retan eventon, kiu laŭeble sekvos la originalan programoskizon. La jamaj aliĝintoj baldaŭ estos unuope kontaktitaj pri repago de la mendoj rilate loĝeblecojn, mangojn kaj ekskursoj. Ili ankaŭ povos elekti, ĉu konservi la jam pagitan kotizon por posta jaro aŭ ricevi repagon ankaŭ de ĝi. Al la plene reta evento ankaŭ necesos aliĝi, sed senpage. Plu indos viziti la kongresan retejon por aliĝi kaj ekscii pri detaloj rilate planitajn programerojn.

[Ĉu estas bona ideo figurigi foton de S° Etienne Chouard sur la 30-a paĝo de Sennaciulo ? Tiu franca instruisto ne kaŝis sian proksimecon kun bone konataj ekstremdekstraj teoriuloj, eĉ konspiruloj, kiel la franca "Alain Soral", jam kondamnita pro antisemitaj kaj homofobiaj diroj.

Tia homo, kiu antaŭnelonge asertis pri hitleraj gasĉambroj en ekstermejoj, ke «pri tio li ne studis la aferon, do ne havas opinion».

...

Profundega dubo…]   

neniammilitointerni - dans Esperanto
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }