Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 juillet 2020 3 01 /07 /juillet /2020 14:00

01/07/2020

La sindikato de la flugservado B.United estis ĵus registrita en Ĉeĥa Respubliko. Ĝi reprezentas la proprajn kaj la portempajn dungitojn de Ryanair. La 28an de majo, la laboristoj informis Ryanair pri la ekzistado de la sindikato, kaj petis urĝan kunsidon la 1an de junio. Tagon poste, la 29an de majo, tri gvidantoj de la sindikato - Matteo Pizzolato, Andrea Schiraldi, Izhar Arcos Poveda – estis maldungitaj de Ryanair. Temas pri evidenta atako kontraŭ la rajto de la laboristoj de Ryanair organiziĝi, kaj taktiko de ekstrema timigo.

La laboristoj decidis kontraŭi tiujn agadojn, helpe de la ĉeĥa sindikato Odborový svaz dopravy (OSD).

Vi povas subteni ilian lukton. Sendu mesaĝon al Andrej Babiš, ĉeĥa Ĉefministro kaj Jana Málačová, ministrino pri Laboro kaj sociaj aferoj.

Kampanjo en Esperanto : alklaku ĉi-sube:

https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=4390

Retmesaĝo: 

Kara ministro Andrej Babiš,

Sinjorino Ministrino pri Laboro kaj sociaj aferoj, Jana Málačová, 

Mi eksciis, ke Ryanair antaŭnelonge maldungis tri gvidantojn de la sindikato B.United Trade Union situinta en Prago. Mi bedaŭras ekscii, ke tia kontraŭ-sindikata sinteno eblas. Ĝi fakte limigas grave la fundamentan rajton de la laboristoj – la rajton organiziĝi.  Mi urĝe petas de vi, ke vi adoptu la necesajn aranĝojn por garantii tiun rajton en Ĉeĥa Respubliko:

Respekto kaj protektado de la laboristaj rajtoj fare de Ryanair, de ĝiaj filioj kaj de la dungagentejo.

Respekto de Ryanair pri rajto de la laboristoj sindikatiĝi.

Mi petas de vi, ke vi subtenu la sindikatajn gvidantojn kaj atentu, ke Ryanair liveras klarigojn koncerne siajn kontraŭ-sindikatajn kaj kontraŭ-laboristajn agadojn.     

Partnerece kun la Eŭropa Federacio de Transport-laboristoj, kiu grupigas la sindikatojn de transportoj de Eŭropa Unio, de la Eŭropa Ekonomia Aero  kaj de Centra kaj Orienta Eŭropo. La EFT reprezentas pli ol 5 milionojn da transport-laboristoj de pli ol 200 sindikatoj en 41 eŭropaj landoj. 

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }