Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 juillet 2020 1 13 /07 /juillet /2020 16:17

13/07/2020

En Brazilo, la kronvirusa epidemio ne malhelpis la senarbarigon de Amazonio. Ĝi eĉ atingis rekordon kun kreskado de 25% dum la unua jarduono, kompare kun la pasinta jaro. La Prezidento Bolsonaro, kiu favoras la agrikulturajn premgrupojn, promesis agadi, sed la situacio rapide malpliboniĝas.   

Sur la satelitaj fotoj analizitaj de esploristoj de la Brazila instituto pri spacaj esploroj, grandegaj arbaraj zonoj malaperis tiujn lastajn monatojn norde de Brazilo. De post la jarkomenciĝo, pli ol 3 000 kvadrataj kilometroj estis dehakitaj – t.e preskaŭ trioble ol la areo de la urbo Rio-de-Ĵanejro.     

La kulpintoj estas la hakistoj, la kontraŭleĝaj orlavistoj, kaj ankaŭ la brutar-proprietuloj, kiuj praktikas bruligadojn por plilarĝigi siajn paŝtejojn. Tre kritikata sur la internacia scenejo, kaj sub la premo de fremdaj investistoj, la prezidento Bolsonaro promesis malpermesi tiujn agrikulturajn bruligadojn dum la kvar venontaj monatoj.      

 

Buĝetoj favore al la medio konstante reduktitaj 

La seka sezono ĵus komenciĝis, kaj nur dum junio, preskaŭ 2 500 arbaraj incendioj estis censitaj – tio ne okazis de pli ol dek tri jaroj. Sed la vic-prezidento, la Generalo Mourão, ĉe-kape de la "Nacia konsilio de Amazonio" asertis, ke «Brazilo ne detruadas la arbaron por produkti nutraĵon. Tio ne veras».

Tre favora al la agrikulturaj premgrupoj, la registaro de Jair Bolsonaro senĉese reduktis la buĝetojn de la organismoj pri medidefendado, taskitaj interalie pri lukto kontraŭ la senarbarigo de Amazonio. La arbaro de la amazonia baseno, la plej granda karbonputo en la mondo, okupas 60% el la Brazila teritorio.

neniammilitointerni - dans medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }