Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 juillet 2020 6 25 /07 /juillet /2020 15:11
Foto: K. Murali Kumar

25/07/2020

Bildo: Akredititaj laboristinoj de la ASHA (Accredited Social Health Activist) kaj de la AIUTUC (All India United Trade Union Centre) protestas kontraŭ la registaro, ĉar ĝi ne provizis al ili sekurajn materialojn dum ilia laboro en la zonoj tuŝitaj de la COVID-19 - Malleswaram, Bengaluro, la 30an de junio 2020.

En Barato, la medicinaj laboristinoj («Aŝa-laboristinoj») de la malriĉaj kvartaloj estas ĉe la unua linio por lukti kontraŭ la Covid-19. Ili postulas pli bonajn salajrojn kaj medicinan protektadon. 40 000 inter ili strikas en la Ŝtato Karnatako. La Ŝtato Delhio kuniĝis kun ĝi.  

En ladurbo de Bangaluro, Ŝiva Ratna kaj ŝia kolegino surhavas la rozkoloran sarion "Asha". Ili estas pagataj de la Ŝtato por praktiki komunumajn flegadojn. Sed anstataŭ pord-al-porde labori, ili restadas hejme, de antaŭ du semajnoj.

«Eĉ la flegistinoj ne plu venas ĉi tien, nur la «Aŝa-laboristinoj» venas, ŝi eksplikas. Nur ni, prigardas la personojn, kiuj havas simptomojn, ni estas taskitaj de la registaro, sed ĝi ne provizas al ni materialojn. Mi nur ricevis flakoneton da desinfektaĵo por la manoj ĉi-monate».

La «Aŝa-laboristinoj» prizorgas ĉefe la gravedajn virinojn en la malriĉaj kvartaloj. Sed de post la pandemio, ili estas ĉe la unua linio por lokalizi la kazojn de kronviruso, kaj spuradi iliajn kontaktojn.

 

Nepagita laboro 

Fronte al tiu tro intensa laboro kaj al la riskoj, ili postulas hodiaŭ materialon, salajrajn plibonigojn, kaj sanasekuron. Ĉirkaŭ 40 000 el ili strikas en Karnatako.

«Ni estas pagataj laŭ la tasko. Ekzemple, kiam mi flegas gravedan virinon, mi ricevas 3 eŭrojn, precizigas Murthy Rama, prezidantino de la sindikato de tiu Ŝtato. Sed la kroma laboro, kion ni faras por la Covid-malsano ne estas rekompencita. Ĉiuj hindiaj Ŝtatoj frontas la saman problemon. La «Aŝa-laboristinoj» de Delhio kuniĝis kun ni en la striko».  

Barato enkalkulas preskaŭ milionon da «Aŝa-laboristinoj», kiuj estas vera spino de la sansistemo. Ĝeneraligita striko povus plirapidigi la komunuman transdonon de la viruso, kiu eksplodas en la lando.    

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }