Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 juillet 2020 2 07 /07 /juillet /2020 15:14

07/07/2020

Bildo: Pli ol 400 indiĝenoj mortis en karcero.

La movado "Black Lives Matter" ampleksiĝas ankaŭ en Australio, kie la denuncado de la policaj perfortoj havas grandan eĥon en la indiĝena komunumo. Dimanĉon, manifestacio kolektis plurajn milojn da personoj en Sidnejo.

Tradicia aborigena ceremonio okazis dum tiu tria manifestacio "Black Lives Matter" en Sidnejo. La ĉi-taga agadvorto estis: denunci la morton de centoj da Aborigenoj en la Aŭstraliaj prizonoj. Multaj membroj de la familioj de viktimoj ĉeestis. Ili profitis purigan riton: «Ĉiuj, ĉi tie, kiuj perdis membron de sia familio sub la batoj de la polico, venu al mi por ricevi aromon, kaj malembarasiĝi de la demonoj, kiuj ĉirkaŭas kaj subpremas nin», ekkrias Lizzie Jarrett.

 

437 aŭstraliaj indiĝenoj mortis en malliberejo en daŭro de 30 jaroj 

Ŝi estas unu el la organizantoj de tiu kolektiĝo. Unu el ŝiaj kuzoj mortis en prizono, kaj ŝi volas sciigi, ke la perforto kontraŭ la Nigruloj ne estas problemo nur usona: «De post 1991, 437 Aborigenoj mortis en malliberejo… Tiu tago gravas, ĉar Aŭstralio kaj la tuta mondo komprenu, ke ankaŭ ĉi tie, la vivo de la Nigruloj gravas».

La deviga surmetado de masko kaj la respekto pri interpersona distancigo ne malhelpis la organizantojn esprimiĝi. Nova manifestacio aliparte estas antaŭvidita fine de la monato, por denunci la policajn perfortojn kontraŭ la Indiĝenoj. Ili reprezentas nur 3% el la aŭstralia loĝantaro, sed tamen 30% el la karcera loĝantaro.               

22/11/2017

Aŭstralio: la aborigenaj infanoj estas viktimoj de malhumanaj ekscesoj en malliberejoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/11/australio-la-aborigenaj-infanoj-estas-viktimoj-de-malhumanaj-ekscesoj-en-malliberejoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }