
31/07/2020
Freŝdata studaĵo kondukita de aŭstraliaj universitatanoj malkasis (en la angla), ke 3 miliardoj da bestoj mortis aŭ estis tuŝataj de la arbaraj incendioj, kiuj detruadis Aŭstralion. Tio estas la okazo por la esploristoj, alarmi denove pri la nocaj efikoj de la klimata varmiĝo.
«Tio estas unu el la plej teruraj katastrofoj de la moderna historio por la faŭno», asertas la studaĵo kondukita de pluraj aŭstraliaj universitatoj, koncerne la efikojn de la incendioj de 2019 kaj 2020 en Aŭstralio. Sume, laŭ la esploristoj, preskaŭ 3 miliardoj da bestoj estis mortigitaj aŭ delokitaj fare de tiuj senprecedencaj incendioj, kiuj detruadis la kontinentan insulon.
Dum raporto pri la koaloj emociis la opinion komence de pasinta julio, esploristino de la Universitato de Sidnejo asertas, ke tiu lasta studaĵo estas «la unua, kiu enkalkulas ĉiujn zonojn, kiuj brulis en Aŭstralio».
Ĉirkaŭ 143 milionoj da mamuloj estis tuŝitaj de tiu krizo, kaj same 2,46 miliardoj da rampuloj, 180 milionoj da birdoj kaj 52 milionoj da ranoj. «Malfacilas memori pri aliaj eventoj, aliloke en la mondo, kiuj mortigis aŭ delokis tiom da bestoj», deklaris Dermot O'Gorman, ĝenerala direkto de la aŭstralia branĉo de la "Monda Natur-Fonduso" (WWF).
Kvankam la studaĵo ne mencias precize la nombron de mortintaj bestoj, ĝi sciigas, ke la perspektivoj por tiuj, kiuj elsaviĝis el la flamoj «estas probable tute malbonaŭguraj» pro manko de nutraĵo, ŝirmilo kaj protektado kontraŭ iliaj predantoj, opinias Chris Dickman, unu el la aŭtoroj.
Alvoko kontraŭi la klimatan krizon
La studaĵo malkaŝas ĝis kioma grado tiuj incendioj reduktis la biodiversecon de la lando, kaj substrekas «la neceson kontraŭi la klimatan krizon kaj haltigi la kulturebligon de la teroj favore al agrikulturo kaj disvolviĝo», aldonas la esploristo kaj ekologiisto Chris Dickman.
De post la fino de la 1980-aj jaroj, la aŭstraliaj sciencistoj alarmas pri la kreskado de forcejefikaj gasoj en la atmosfero, kiu pliigas la riskon de vegetaĵaj incendioj.