Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 juillet 2020 3 29 /07 /juillet /2020 14:51
Foto: Olivier Hoslet / EPA

29/07/2020

Bildo: Celia Xakriaba, indiĝena edukistino kaj aktivulino de la popolo Xakriaba en Brazilo, kun portreto de Paulo Paulino Guajajara, mortigita en embusko de kontraŭleĝaj arbohakistoj en 2019. 

Duono el la murdoj okazis en nur du landoj : Kolombio kaj Filipinoj.

Riske de sia vivo, preskaŭ ĉie en la mondo, ili luktas kontraŭ senarbarigo, minoj aŭ agro-industriaj projektoj : almenaŭ 212 medidefendantoj estis mortigitaj en 2019, laŭ Global Witness. «En periodo, kiam ni aparte bezonas protekti la planedon kontraŭ la detruemaj industrioj kaj emisiantoj de CO2, la murdoj de defendantoj de la medio kaj de la teroj neniam estis tiel multnombraj» de post la komenciĝo de la kalkulo en 2012, konstatas la brita NeRegistara Organizaĵo.

Gvidantoj, gardistoj taskitaj pri protektado de la naturo… La jara bilanco publikigita merkredon 29an de julio superas la antaŭan rekordon de 2017, kiam 207 mortintoj estis registritaj. Same kiel ĉiujare, "Global Witness" avertas: «Niaj nombroj estas preskaŭ certe subtaksitaj».

 

Kolombio kaj Filipino ĉe la unua rango 

En 2019, Latin-Ameriko reprezentas sola du trionojn el tiu terura nombrado. Sed duono el la murdoj okazis en nur du landoj: Kolombio, kun 64 viktimoj, kaj Filipinoj kun 43 viktimoj. En ambaŭ landoj, same kiel en la cetera mondo, la reprezentantoj de la indiĝenaj popoloj (40% el la mortintoj en 2019), kiuj vivas proksime de la naturo, «suferas misproporcian riskon de reprezalioj», kiam ili luktas por defendi «siajn praajn terojn».

Ekzemple en Filipinoj, Datu Kaylo Bontolan, gvidanto de la popolo Manobo, estis mortigita dum aerbombado en aprilo 2019, dum li luktis kun sia komunumo kontraŭ minprojekto. La minoj estas aliparte la plej murda sektoro por la medidefendantoj (50 mortintoj). La agro-industrio sekvas, kun 34 aktivuloj mortigitaj, kiuj kontraŭis ekspluatadon de palmoleo, sukero aŭ tropikaj fruktoj, grandparte en Azio.

"Global Witness" mencias aliparte, ke 33 aktivuloj estis mortigitaj en Amazonio (plimulte en Brazilo), kiuj luktis kontraŭ la senarbarigo kaŭzita interalie de la grandaj minaj kaj agrikulturaj projektoj. Ankaŭ defendi la arbaron povas endanĝerigi ies vivon en Eŭropo, kvankam tiu kontinento estas la malpli tuŝata per la murdo de medidefendantoj. En Rumanio ekzemple, kie unu el la plej gravaj praaj arbaroj de Eŭropo estas viktimo de sovaĝa ekspluatado, la arbar-gardisto Liviu Pop estis pafmortigita en oktobro, post kiam li malkovris kontraŭleĝajn arbohakistojn. Monaton pli frue, alia estis mortigita per frapo de hakilo sur la kapo.  

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }