Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 juin 2020 7 28 /06 /juin /2020 21:43
Marine Rescue Service / AFP

28/06/2020

La malpuraj akvoj de alia instalaĵo de la entrepreno Nornickel, jam akuzita pri poluado per karburaĵo fine de majo, estis enverŝitaj en la naturon. Enketo estas malfermita.

Tio estas la dua kazo de industria poluado en la regiono en daŭro de monato, kaŭzita de la sama entrepreno. Dimanĉon 28an de junio, la rusia giganta mina entrepreno Nornickel raportis informon pri enverŝado de malpuraj akvoj en unu el siaj uzinoj de erco-riĉigo norde de Siberio, monaton post senprecedenca poluado per hidrokarbidoj sur alia proksima instalaĵo. 

La 29an de majo, 21 000 tunoj da karburaĵo, kiujn entenis la rezervujo – verŝajne malfortigita de la klimata varmiĝo – de termoelektra centralo enverŝiĝis en la riveron Ambarnaja kaj en la proksimajn terenojn, kolorigante la riverojn violruĝe.        

Laŭ komunikaĵo en la rusa lingvo publikigita en la retejo de Nornickel, tiu nova incidento koncernas la uzinon pri erco-riĉigo de Talnakh, situinta apud la arkta urbo Norilsko. Dimanĉon, laŭ la kompanio, la malpuraj akvoj, uzataj en la traktado de la ercoj ekstraktitaj en la regiono, «transbordiĝis de rezervujo», kaj enverŝiĝis en la naturon. Laŭ Nornickel, tiu enverŝado estis poste «haltigita» fare de la personaro de la uzino, kaj reprezentas nenian «minacon de likado de forĵetaĵoj».      

 

Suspektoj de memvolaj elfluaĵoj  

La servoj de la rusia ministrejo pri Urĝaj situacioj ĉeestantaj surloke, kaj cititaj de la publika novaĵagentejo Ria Novosti tamen elvokis riskon de infektado de la apuda rivero Kharajelakh fare de toksaj substancoj. En komunikaĵo, la rusia enketkomisiono konfirmis ĉeeston de «senpermesa elfluaĵo de likvaj forĵetaĵoj en la tundra zono» apud Talnakh kaj anoncis malfermadon de enketo.

La opozicia ĵurnalo Novaïa Gazeta (en la rusa lingvo) asertis siaflanke, ke la uzino enverŝas kontraŭleĝe kaj memvole la malpurajn akvojn en la naturon kaj publikigis bildojn de la zono. Laŭ siaj surlokaj korespondantoj, la dungitoj de Nornickel urĝe malmuntis la tubojn de elfluaĵo antaŭ la alveno surloken de la enketistoj kaj urĝaj servoj. Porparolanto de Nornickel, Tatiana Egorova konfirmis, ke la dungitoj de la uzino decidis «forĵeti la purigitan akvon de la rezervujo», kaj ke enketo okazas.             

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }