
09/06/2020
La dizela poluado en la regiono Norilsko pli gravas ol antaŭvidite. Antaŭ dek tagoj, likado kaŭzis enfiltriĝon de almenaŭ 20 000 tunoj da karburaĵo en la ĉirkaŭan naturon, interalie en la riveron Ambarnaja, en kiu spuroj da hidrokarbidoj estis trovitaj, malgraŭ la flosantaj baraĵoj urĝe instalitaj antaŭ semajno. La niveloj de poluado konstatitaj multe pli superas la permesitan sojlon.
«Preter la bariloj sur la rivero, ĝuste tie, kie la rivero atingas la lagon Piasino, dek centimetrojn da bordo estas kovritaj per dizelo», eksplikas Vasilij Rjabinin, federala inspektoro pri Naturaj resursoj.
La kaŭzo de la likado, estas verŝajne la grandega rezervujo de karburaĵoj, kiu nutradas la uzinon de nikelo de Norilsko. Tiu ĉi fleksiĝis, ĉar la permafrosto, sur kiu ĝi kuŝas, ankaŭ fleksiĝis. Tiu malgranda parto de Siberio, eksplikas Aleksej Kniznikov, de WWF-Rusio, estas jam unu el la plej poluataj en la mondo…
«Eĉ antaŭ tiu likado, manĝi fiŝon kaptitan en tiu lago ne estis rekomendata. Estas klare, ke tio estas nun absolute neebla. Post hidrokemiaj testoj, decido estos adoptita koncerne la fakton scii, ĉu la lokaj loĝantoj povas trinki la akvon alvale. La riveroj estas por ili la bazo de la vivo».
De jardekoj, la ĉirkaŭaĵo de la uzino de Norilsko suferas multajn poluadojn. La plej grava sendube estas tiu kaŭzita de la pezaj metaloj.


