Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 juin 2020 6 27 /06 /juin /2020 21:11
AP/AAP

27/06/2020

La urbeto Verĥojansk, situanta en orienta Siberio, registris ĉi-sabaton 20an de junio 2020, esceptan temperaturon, kiu atingis 38°C, laŭ la retejo Pogoda i Klimat, kiu kompilas la rusiajn meteologiajn datumojn. Tio ja konsistigas, laŭ la franca prognozisto Etienne Kapikian, «absolutan rekordon ĉe la meteorologio-stacio», sed ankaŭ la plej altajn datumojn iam observatajn norde de la arkta polusa cirklo.

Verĥojansk estis jam konata pro siaj temperaturaj diferencoj, kiuj estas inter la plej grandaj en la mondo: la Guinness-libro de Rekordoj registris minimumon de -68°C kaj maksimumon de 37,2°C (nun kadukan) la 25an de julio 1988. 

Tiu observo okazas, dum Siberio spertas nun ondojn da varmo, kiuj kaŭzas arbarajn fajrojn aparte detruajn: laŭ la registara agentejo Avialesokhrana, pli ol 275 000 hektaroj forbrulis en la Respubliko Saĥa. Temperaturoj pli ol dek gradojn superaj al la normalaj sezon-temperaturoj estas regule konstatitaj en la regiono. Laŭ The Weather Channel, en tiu jarperiodo, la averaĝa temperaturo en Verĥojansk, situas ĉirkaŭ 20°C: la junia rekordo do reprezentas gradon duoble superan. Ĥatango, alia komunumo norde de Arkto, registris temperaturon je 25,4°C en majo, dum averaĝe, ĝi kutime ne superas 0°C.

«Tian situacion kaŭzis varma anticiklona kupolo, kio estas tipa meteologia situacio dum varmego. Al tio aldoniĝas la efiko de la klimata varmiĝo, pli intensa en Arkto», eksplikis en Tvitero Gaëtan Heymes, inĝeniero ĉe Météo France. La blanka surfaco respegulas la sunradiojn al la spaco, kio reguligas la klimaton sur la tuta planedo: pro la ĝenerala degelo de la glacioj, la tuta sistemo de malvarmigo estas minacita.

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }