
12/06/2020
Post dek tagoj da alfrontiĝoj inter polico kaj manifestaciantoj, la urbestro de Seatlo decidis, por kvietigi la situacion, lasi la protestantojn instaliĝi en kvartalo de la urbo. Tiuj ĉi starigis tie «memstaran zonon».
«Vi nun forlasas Usonon» : jen unu el la skribaĵoj legeblaj ĉe la eniro de la CHAZ («Capitol Hill Autonomous Zone» en la angla) - Memstara Capitol Hill Zono (MCHZ) en Esperanto - instalita oriente de Seatlo tiujn lastajn tagojn. Post intensaj manifestacioj en tiu urbo de la Ŝtato Vaŝingtono, ekstrem-nord-oriente de Usono, la protestantoj finfine akiris la rajton instaliĝi en tiu kvartalo.
Por trankviligi la situacion, la polico kaj eĉ la surloka policejo forlasis la stratojn. Sur la fasado, la manifestaciantoj anstataŭigis la vorton «polico» per «poeple» («popolo»)
Perfortaj alfrontiĝoj kun la polico
De post la morto de George Floyd, nigrulo mortigita de la polico de Mineapolo dum sia arestado la 25an de majo, perfortaj alfrontiĝoj okazis inter policistoj kaj manifestaciantoj en Seatlo. La polico uzadis plurfoje larmigajn gasojn, surdigajn grenadojn kaj pafilojn je kaŭĉukaj kugloj.
Pasintan vendredon, la urbestrino de Seatlo, Jenny Durkan, malpermesis al la policistoj uzadi larmigajn gasojn, kiujn ili tamen uzadis dimanĉon. Tiun semajnfinon, la situacio pligraviĝis, kiam armita viro proksimiĝis de la kolektiĝo per veturilo kaj pafis, okazigante vunditon.
Sekve de tio, la urbestro de Seatlo do anoncis, ke la polico forlasos la kvartalon Capitol Hill, kie koncentriĝis la alfrontiĝoj, por trankviligi la streĉitecon. «Tio estas ekzercado de fido kaj trankviliĝo», aldonis la ĉefino de la surloka polico, Carmen Best.
Dum la policistoj forlasis la zonon, dekoj da manifestaciantoj barikadis la kvartalon, kie trankvilo revenis iom post iom por la unua fojo de antaŭ pli ol dek tagoj.
Omaĝo al George Floyd kaj distribuado de nutraĵoj
De nun, la zono deklaris sin memstara, sen polico. Tendoj estis instalitaj per baŝoj, kaj kvartala vivo organiziĝas. La manifestaciantoj kreis memorigaĵon kun floroj kaj kandeloj omaĝe al George Floyd, aliaj sin dediĉas al strata arto, organizas koncertojn kaj senpagajn distribuojn de nutraĵoj, kio memorigas la movadon Occupy Wall Street, aŭ en Francio Nuit Debout en 2016.
Kvankam la MCHZ (CHAZ) ne kompreneble estas agnoskita de la aŭtoritatoj, pluraj mapoj de tiu teritorio komencas diskoniĝi en la reto, kaj ties paĝo Wikipedia eĉ estis kreita. Loĝantoj de la kvartalo amuziĝas vivi nun en «memstara enklavo» : «Zono, kiu kovras ses domblokojn ekzistas en mia kvartalo, kiu apartiĝis de Usono. Neniam mi pensis skribi tiujn vortojn ĉi tie», mesaĝis en Tvitero tiu retano.
Mardon vespere, la manifestaciantoj eniris en la urbodomon de Seatlo, postulante la demision de la urbestro, antaŭ ol reveni al la kvartalo Capitol Hill, kie ili elsendis filmon ekstere.

