Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 juin 2020 2 16 /06 /juin /2020 20:52
MARCO LONGARI / AFP

16/06/2020

Bildo: Vilaĝanino kaj ŝia bebo en la vilaĝo Aldeia da Paz en la provinco Cabo Delgado, atakita de ĝihadistoj, la 24an de aŭgusto 2019.

Dum la franca entrepreno Total pretiĝas ekspluatadi rezervojn da tergaso malkovritaj en Mozambiko, la NeRegistara Organizaĵo Teramikoj akuzas Francion, en raporto publikigita pasintan lundon, ke «ĝi kontribuas iom pli al la klimata krizo de la tuta planedo» kaj «ekscitas la streĉitecojn en regiono, kiu jam bolas».   

Ĉi-lundon, la organizaĵo "Teramikoj" akuzis Francion, «ke ĝi kontribuas al klimata bombo» en Mozambiko, kie la franca grupo Total disvolvas projekton de ekspluatado de tergaso.    

«De pluraj jaroj, la francaj publikaj servoj multe klopodas, por ke la gasindustriistoj kaj ties bankistoj profitu pri la gasa eldorado, kiu atingas 60 miliardojn da dolaroj en Mozambiko. Ili tiel kontribuas al plia dependeco je fosiliaj energioj», asertas la "Teramikoj" en raporto nomita «De la gasa eldorado al kaoso: Kiam Francio kondukas Mozambikon al gaskaptilo».

Mozambiko malkovris komence de la 2010aj jaroj vastajn submarajn rezervujojn marvaste de siaj nordaj marbordoj. Taksitaj je 5 000 miliardoj da kubaj metroj, ili intencas transformi unu el la plej malriĉaj landoj de la planedo en altkvalitan eksportiston de Likvigita tergaso (LNG)       

Surloke, la usona entrepreno ExxonMobil, la franca "Total" aŭ la itala ENI esperas komenci la ekspluatadon plej malfrue en 2022-2023. "Total" planis investi 25 miliardojn da dolaroj.

 

«Klimata bombo» 

«Francio estas ja decidita garantii, ke tiu gasa eldorado profitu unue al siaj multnaciaj entreprenoj, eĉ se tio estigas kaoson kaj kondukas al klimata bombo, kiu reprezentas sep jarojn da ĝiaj emisioj de forcejefikaj gasoj», asertas la "Teramikoj" en sia raporto publikigita pasintan lundon.

La organizaĵo akuzas Francion, «ke ĝi iom pli kuntrenas la planedon en la klimatan krizon» pro la estonta ekspluatado de tiuj hidrokarbidoj, fonto de poluado, kaj «ekscitas la streĉitecojn en regiono, kiu jam bolas». 

La gasrezervujoj situiĝas en la mozambika provinco Cabo Delgado (nordo), scenejo de antaŭ du jaroj kaj duono de islama insurekcio, kiu okazigis almenaŭ 1 100 mortintojn, laŭ kalkulo de la NRO Armed Conflict Location kaj Event Data Project (Acled).La "Teramikoj" «postulas de la francaj entreprenoj, kiuj partoprenas» al la gasekspluatado en Mozambiko, interalie la privataj bankoj "Crédit agricole" kaj "Société générale", kaj la industriistoj pri energio kiel "Total", ke ili «forlasu» siajn projektojn.  

neniammilitointerni - dans medidefendo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }