Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

7 juin 2020 7 07 /06 /juin /2020 21:04
REUTERS/Amir Cohen

07/06/2020

Bildo: manifestacio en Tel-Avivo, la 6an de junio 2020, kontraŭ la projekto de la israela Ĉefministro Benjamin Netanjahu aneksi parton de la Cisjordanio okupaciata de Israelo.  

En Tel-Avivo, miloj da personoj manifestaciis, sabaton 6an de junio, kontraŭ anekso de la Jordana valo kaj kunigo de setlejaj blokoj al Israelo. Tiun projekton, la israela Ĉefministro provas promocii, kadre de la «Traktato de la Jarcento» de la usona prezidento Donald Trump.

Placo Rabin en Tel-Avivo, nigraj kaj ruĝaj flagoj, kaj ankaŭ palestinaj, estis videblaj. Pluraj parolantoj opiniis, ke tiu plano finfine estas bona por neniu. Laŭ Noam, unu el la manifestaciantoj, la scenaro pri anekso estas katastrofa: «Se efektive procezo de anekso komenciĝos, tio estus terura projekto. Estus tutsimple apartismo».

Tamar Zandberg, deputito de la partio Meretz, opinias siaflanke, ke ankoraŭ eblas malhelpi la projekton de Netanjahu.                  

«Mi esperas, ke ĉiuj kune, ni povas«Ni luktos kontraŭ la okupacio kaj kontraŭ la anekso». Kelkaj miloj da maldekstraj aktivuloj, judaj kaj arabaj, manifestaciis kontraŭ la plano de la Ĉefministro Benjamin Netanjahu starigi venontmonate la israelan suverenecon sur parto de Cisjordanio. haltigi ĉion ĉi. Ni disponas pri monato kun la internacia komunumo kaj la israela publiko. Estas ja la momento fari tion».

La eks-kandidato je la usona prezidenta baloto Bernie Sanders, neatendita invitito de la manifestacio, alvokis en video-mesaĝo al lukto kontraŭ la aŭtoritataj estroj.

11/09/2019

Israelo: Netanjahu promesas aneksi parton de Cisjordanio, se li estos reelektita

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/09/israelo-netanjahu-promesas-aneksi-parton-de-cisjordanio-se-li-estos-reelektita.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }