Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 juin 2020 4 11 /06 /juin /2020 15:56

11/06/2020

La grupo UEM Berhad, entrepreno ligita al la malajzia registaro (GLC), pere de sia filio Edgenta UEMS, komencis perversan kampanjon de detruado de la sindikatoj, agresas la purigistojn en malsanulejoj, kiuj laboras ĉe la unuaj linioj, kaj la sindikatajn gvidantojn en ilia laborloko.

De post la komenciĝo de la jaro 2020, la agentoj de malsanulejoj frontas problemojn pri ĝeneraligitaj kontraŭsindikataj aktivaĵoj en ĉiuj malsanulejoj, la arbitrajn modifojn de la laborhoroj, kaj la ŝanĝojn de laborpostenoj sen antaŭkonsento.

La laboristoj, kiuj aktivas en la sindikato estas punitaj kaj arbitre translokitaj al malsanulejoj malproksime de sia loĝejo.

La laboristoj estas devigataj labori pli longtempe sen salajro dum kromaj laborhoroj. La entrepreno malpermesis la sindikatajn aktivecojn, malhelpante la sindikatajn komitatojn interparoli kun la laboristoj, eĉ dum ilia paŭztempo, kaj minacas adopti disciplinajn aranĝojn kontraŭ sindikataj gvidantoj. Evidenta diskriminacio ekzistas kontraŭ la sindikataj membroj, kio malhelpas ilin efektivigi kromajn laborhorojn por plialtigi sian mongajnon. La kontrolistoj de Edgenta UEMS senĉese turmentas ilin parole kaj timigas la sindikatan komitaton. La laboristoj estas senigitaj je taŭga ekipaĵo EPI, kiam ili purigas la ĉambrojn kaj la instalaĵojn COVID-19, kio submetas ilin al grava risko de infekto. La provizo de maskoj kaj gantoj ne sufiĉas. La entrepreno ĉesigis subvencii la transporton por la laboristoj, kiuj iras al la malsanulejo kaj revenas, kio kaŭzas novajn malfacilaĵojn kaj pliajn elspezojn por la laboristoj.

Retmesaĝo:

Edgenta UEMS estas entrepreno, kiu pretendas praktiki ekzemplajn etikajn kaj sekurecajn normojn, sed en la malsanulejoj, la kontinua timigo kaj turmentado, fare de la superuloj kontraŭ la personaro,  kontraŭdiras la valorojn, kiujn ĝi pretendas apliki. La entrepreno devas rapide solvi la problemojn starigitajn de la sindikato, agnoski kaj respekti la rajton de la laboristoj sindikatiĝi. Ni petas de vi, tuj interveni por meti finon al tiuj evidentaj kontraŭsindikataj aktivecoj. Tiuj agoj kontraŭ la plej gravaj dungitoj, purigistoj kaj agentoj pri servado, kiuj ja estas ĉe la unua linio en la malsanulejoj, estas neakcepteblaj, kaj ni vigle kondamnas ilin.   

https://freedomfilm.my/video/2019-bila-kami-bersatu/

Partnerece kun la Nacia Unuiĝo de la Laboristoj de Malsanulejoj kaj Similaj Servoj. NUWHSAS estas nacia organizaĵo, kiu reprezentas la agentojn pri purigado, dungitaj de privataj provizistoj, kiuj efektivigas purigaservojn en la publikaj malsanulejoj de Malajzio. 

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }