Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 juin 2020 1 22 /06 /juin /2020 21:26
ALESSANDRO SERRANO / AFP

22/06/2020

«Formigrado draste kreskas» kaj «nia rolo estas savi vivojn en centra Mediteraneo», eksplikas Nicholas Romaniuk, kiu kunordigas la sukuroperacojn en maro.  

La humanitara ŝipo "Ocean Viking", kiu apartenas al la asocio SOS Mediteraneo, denove krozas en maro lundon 22an de junio post tri monatoj da senaktiveco pro la sanitara krizo, por rekomenci siajn savadojn inter Eŭropo kaj Libio. La rifuĝintoj fuĝas tiun landon riske de sia vivo.  

La ambulanco-ŝipo, kiu anstataŭas la faman ŝipon "Aquarius", forlasis la urbon Marsejlo ĉirkaŭ la 8a horo kaj duono (6h30 GMT), sian oficialan havenon, por direktiĝi al centra Mediteraneo, kiu estas la plej mortiga migrada marvojo en la mondo. La sukuristoj timas trovi tie multajn ŝippereulojn, kies formigrado ne eĉ estis bremsita de la kronviruso.

«Formigrado draste kreskas», kaj «nia rolo estas savi vivojn en centra Mediteraneo, kie ekzistas senhelpa areo inter Libio kaj la eŭropaj landoj». Tiuj ĉi ne plenumas siajn savmisiojn, opinias Nicholas Romaniuk, kiu kunordigas la savoperacojn en maro.        

 

Eviti disvastiĝon de la Covid-19 sur la ŝipo 

La lastaj datumoj de la "Alta Komisiito de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj" konfirmas tiun rezulton. Inter komence de januaro kaj fine de majo, la provoj de marveturadoj forirante de Libio, kreskis ĝis 150% : ĉi-jare, 8 311 personoj ekveturis sur improvizitaj boatoj, kompare kun 3 712 dum la sama periodo pasintjare. 

«Dum jaroj, kelkaj diris, ke ili foriras ĉar Neegistaraj Organizaĵoj ĉeestas surloke» en maro, notas Nicholas Romaniuk. Li memorigas, ke neniu humanitara ŝipo navigis en la zono dum pluraj semajnoj dum la pandemio. «Ni do povas aserti, ke la homoj tamen marveturas, eĉ kiam ni ne ĉeestas surloke!», li firme asertis. 

La reveno de la "Ocean Viking" frontas plian defion: eviti, ke la viruso disvastiĝu sur la ŝipo. Tiucele, "SOS Mediteraneo" efektivigis striktan protokolon: kvazaŭ-kirurgia ekipaĵo por la savmaristoj, malinfekta aerkluzo, kaj izolitaj lokoj en konteneroj okaze de bezono.

27/01/2020

Mediteraneo: preskaŭ 500 sukuritaj migrantoj atendas sekuran havenon en Malto aŭ Italio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/01/mediteraneo-preskau-500-sukuritaj-migrantoj-atendas-sekuran-havenon-en-malto-au-italio.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }