Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 juin 2020 1 15 /06 /juin /2020 20:38
Foto: GoLocalProv

15/06/2020

Bildo: "ĉesigu celebri genocidon"

Kristoforo Kolumbo perdis sian orgojlon de konkeranto. En tiu mezo de la jaro 2020, li malkovras alian Amerikon, vunditan, incitegitan, furiozan kontraŭ la tro forta kaj tro longa blanka supereco je ĉiuj sociaj niveloj. La murdo de George Floyd superbordigis la senjustecan vazon, kaj post la manifestacioj, kiuj denuncis rasismon kontraŭ la Nigruloj, sekvas nun la protestadoj de la Indianoj.       

Tiujn ĉi lastajn tagojn, la itala navigisto kaj esploristo estis mistraktita en pluraj urboj de Usono. Unu post la alia, liaj statuoj estis difektitaj : en Bostono, en Masaĉuseco, unu el ili estis senkapigita, en Miamo, Florido, alia estis makulita per ruĝa farbo, kaj en Riĉmondo, Virginio, tria estis ĵetita en lagon.

 

Omaĝo al la indiĝenoj anstataŭ la «Kolumbo-tago»  

Kristoforo Kolumbo, kies prestiĝa reputacio estis longtempe bazita sur lia kvalito de «malkovristo de Ameriko», estas pli kaj pli rigardata sur tiu kontinento kiel unu el la unuaj instigantoj de la genocido de la Indianoj. Laŭ tiuj ĉi, li estas rolulo tiom malamega kiom estas la sklavistoj kaj la sudismaj generaloj de la Usona Enlanda Milito por la Nigrulaj Usonanoj.

Pluraj dekoj da urboj en Usono decidis aliparte ne plu celebri la «Kolumbo-tagon» ĉiujare en oktobro – ĝi estis dekretita feria tago en la tuta lando en 1937 -, sed anstataŭi ĝin per omaĝa tago al ĉiuj indiĝenaj popoloj. Notindas tamen, ke nek Novjorko, nek Bostono, kie loĝas multnombraj komunumoj italdevenaj, ne konsentis nuligi la tagon glore al la konkeranto naskiĝinta en Ĝenovo. 

 

Enscenigo de la morto aŭ humiligo de Kristoforo Kolumbo 

En Bostono, blanka statuo de Kristoforo Kolumbo stariĝas en la parko, kiu ankaŭ portas lian nomon. Ĝi jam estis difektita, sed ĉi-foje la historia figuro eĉ perdis la kapon. 

En Miamo, statuo de la esploristo troviĝas en parko, sed havas nun la vizaĝo, la brusto kaj la manoj ruĝe kovritaj, por simboligi la sangon. La esprimo «Black Lives Matter» («ankaŭ la vivo de la nigruloj gravas») kaj la nomo de George Floyd estis aliparte skribitaj piede de la monumento.       

En Riĉmondo, Kolumbo estis renversita fare de la protestantoj, poste trenita per ŝnuroj ĝis apuda lago, en kiu li trude baniĝis.

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }