
29/06/2020
Pasintan sabaton, pli ol mil personoj manifestaciis pace en Berlino kontraŭ rasismo kaj policaj perfortoj. Tiu kolektiĝo sekvas la tutmondan ondon de manifestacioj organizitaj omaĝe al George Floyd mortigita fare de policisto en Usono, kaj nome de la movado Black Lives Matter.
«En la polico, ekstrem-dekstraj strukturoj evidente ekzistas, kaj tio estas vasta problemo. Personoj mortas post policaj perfortoj ĉi tie en Germanio. Tiaj aferoj ne okazas nur en Usono. Ankaŭ Germanio frontas tian problemon. Gravas pro tio esti tie hodiaŭ», diras manifestaciantino.
Samtempe, pli ol 3 000 personoj manifestaciis en la germana ĉefurbo dum protesta marŝado kontraŭ la diskriminacioj suferataj de la gejoj, lesbaninoj kaj transgenruloj.
En la tuta mondo, multaj Gejaj Fieroj estis nuligitaj aŭ prokrastitaj pro la kronvirusa pandemio, sed la GLATIa komunumo tamen antaŭvidis multajn retfestojn por la Geja Fiero 2020.
