
01/06/2020
Pasintan sabaton, kontraŭ-karbaj aktivuloj protestis kontraŭ la ekfunkciigo de la centralo Datteln 4, dum Germanio intencas forlasi tiun ercon.
Antaŭ tagiĝo, la NeRegistara Organizaĵo pri medidefendo Greenpeace projekciis la sloganon «Klimata krizo - Made in Germanio» sur la malvarmiga turo 180-metrojn alta de tiu centralo situanta okcidente de la lando, kaj kiu ekfunkciigis pasintan sabaton fare de sia ekspluatanto "Uniper".
Ankaŭ aktivuloj de alia organizaĵo Fridays for Future, manifestaciis brue sed kviete antaŭ la centralo. «Ni sendas niajn plej bonajn salutojn al tiu registaro evidente nekompetenta», deklaris Luisa Neubauer el "Fridays for Future", citita de la germana novaĵagentejo "dpa". «Ni malhelpos la ekspluatadon de tiu centralo, ni haltigos ĝin, ni venkos en tiu konflikto», ŝi ankaŭ asertis.
«Hodiaŭ estas hontiga tago por Eŭropo», reagis ankaŭ la sveda aktivulino Greta Thunberg en la socia reto Tvitero. «Ni engaĝiĝis sekvi vojon por eviti la klimatan katastrofon. Ĉu tio estas bona signo sendita al la mondo?» ŝi aldonis.
Laŭ la germana leĝprojekto pri eliro el la karbo, adoptita pasintan februaron dum konsilio de la ministroj, la registaro celas forlason de tiu erco plej malfrue en 2038, kaj povus fruigi tiun daton en 2035, depende de la etapaj bilancoj kondukitaj en 2026 kaj 2029.
Germanio decidis eliri el la nuklea energio en 2011, sed tio daŭrigas la dependecon de la lando koncerne karbon. La kontraŭ-karbaj aktivuloj, kiuj de tiam intensigas sian agadon en Germanio, atentas tiujn lastajn monatojn pri "Datteln 4". Ili deziras starigi ĝin kiel simbolon de la registara hipokriteco.
La fermado de la karbo-centraloj komenciĝos la 31an de decembro 2020 per komplekso en la rejna baseno. Sed la registaro preferas haltigi la malnovajn centralojn prefere ol nuligi la ekfunkciigon de "Datteln 4".
Berlino promesis 4,35 miliardojn da dolaroj da kompensoj al la ekspluatantoj de centraloj. Ankaŭ la koncernataj dungitoj ricevos subtenon, dum 40 miliardoj da financa helpo estos konsentitaj al la minaj regionoj ĝis 2038.

https://fr.euronews.com/2020/05/30/crise-climatique-made-in-germany-manifestation-anti-charbon
https://www.youtube.com/watch?v=KLkvxgSwYto&feature=emb_logo
/image%2F0553642%2F20230112%2Fob_cc9e05_minon.jpg)
