Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 juin 2020 4 25 /06 /juin /2020 18:13

25/06/2020

Mardon vespere, la gabonaj parlamentanoj sin deklaris kontraŭ la kriminaligo de samseksemo en la lando. 48 deputitoj voĉdonis favore al malkriminaligo, 24 kontraŭ, kaj 25 sin detenis.

La samseksema kaŭzo vastiĝas en Afriko. En Gabono, mardon 23an de junio, la deputitoj voĉdonis favore al malkriminaligo de la samseksemaj rilatoj, nuligante amendon al la punkodo voĉdonitan antaŭ jaro, kiu kondamnis samseksemon kiel «atencon kontraŭ la moroj»

Male al multaj landoj de Sub-sahara Afriko, kiuj malpermesas aŭ subpremas la samseksemajn rilatojn, nenia leĝo en Gabono ne eksplicite menciis samseksemon antaŭ la baloto fare de la Senato en julio 2019, kiu malpermesas la «seksrilatojn inter samseksaj personoj».

Mardon vespere, la Nacia asembleo adoptis modifon de la punleĝo, kiu nuligas tiun alineon, raportis merkredon gabonaj gazetaj artikoloj. La informo estis konfirmita fare de informfonto proksime de la Nacia asembleo. «48 deputitoj voĉdonis favore al malkriminaligo, 24 kontraŭ, kaj 25 sin detenis», precizigis tiu informfonto.

 

Puno de ses monatoj da prizono kaj monpuno ĝis 7 600 eŭroj 

Tiun leĝproponon defendis la gabona Ĉefministro, Julien Nkoghe Bekale, kiu ĉeestis la debatojn. De julio 2019, la rilatoj inter samseksaj personoj estis punitaj per maksimumo de ses monatoj da prizono kaj monpuno ĝis 5 milionoj da Afrikaj frankoj (7 600 eŭroj).         

La kriminaligo de la samseksemaj rilatoj, kiu estis voĉdonita de la Senato meze de somero, dum interrompo de la aktivecoj de la Nacia asembleo, estis tiam apenaŭ menciita en la naciaj gazetoj. Ĉi-foje, la malkriminaligo, kiu estis voĉdonita mardon, havis vastan eĥon en la retkomunikiloj kaj en la sociaj retoj, merkredon matene.   

En Sub-sahara Afriko, samseksemo estas vaste kriminaligita, pli ol duono el tiuj landoj malpermesas aŭ subpremas la samseksemajn rilatojn, kelkfoje per mortopuno.  

06/02/2020

Niĝerio: proceso okazas, kiu simbolas la diskriminaciojn suferatajn de la samseksemuloj en Afriko

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/02/nigerio-proceso-okazas-kiu-simbolas-la-diskriminaciojn-suferatajn-de-la-samseksemuloj-en-afriko.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }