Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 juin 2020 3 03 /06 /juin /2020 14:35

03/06/2020

Meze de la afero George Floyd, la afero pri Adama Traoré reaktualiĝas en Francio. Mardon vespere, antaŭ la juĝa tribunalo de Parizo, 20 000 personoj respondis la alvokon de la subtenkomitato de tiu juna nigrulo, kiu mortis dum lia arestado en 2016. Lia fratino Asa memorigas la momentojn, kiuj antaŭis lian morton: «Mia frato mortis sufokita post la kontrolo de la ĝendarmoj, li suferis la pezon de tri ĝendarmoj, 250 kilogramojn sur sia korpo».

La manifestaciantoj defiis la malpermeson de la kolektiĝo, deciditan de la francaj aŭtoritatoj pro la sanitara krizo. Post trankvila manifestacio, la polico pafis larmigajn gasojn al la homamaso, kiuj ĵetis objektojn.

Pasintsemajne, nova juĝa ekspertizo forpuŝis la kulpecon de la ĝendarmoj. Sed pasintan mardon, la familio de Adama Traoré prezentis kontraŭ-ekspertizon, kiu asertas, ke li ja mortis sufokita dum ventro-premado, kaj kompreneble, tio resonas en la momento de la morto de George Floyd.

«Mi pensas, ke tiuj, kiuj asertas, ke la franca situacio ne estas komparebla kun la situacio en Usono, estas la samaj, kiuj volas silentigi la tieajn luktojn por akiri justecon. Tiuj ĉi volas sisteman nepunitecon por la policistoj kaj la ĝendarmoj, kiam temas pri la loĝantoj de la popolaj kvartaloj, kaj kiam la viktimoj estas nigraj aŭ arabaj. Tio ja daŭras de antaŭ 40 jaroj», eksplikas Youcef Brakni, membro de la subtenkomitato «Vero kaj justeco».

Por tiuj, kiuj subtenas la viktimon kaj ties proksimulojn, la afero Traoré estas la simbolo de la policaj perfortoj en Francio.              

01/08/2016

Francio vidata el Usono : Morto de Adama Traoré : «Ankaŭ en Francio, la vivoj de la nigruloj gravas»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/08/francio-vidata-el-usono-morto-de-adama-traore-ankau-en-francio-la-vivoj-de-la-nigruloj-gravas.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }