Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 juin 2020 1 08 /06 /juin /2020 21:18
CHRISTIAN MANG / REUTERS

08/06/2020

Multaj manifestacioj estis organizitaj en Eŭropo por lukti kontraŭ rasismo kaj policaj perfortoj. Tiu vasta mobilizado sekvas la morton de nigrula usonano, George Floyd, dum policoperaco.

  

Unuiĝinta Reĝlando

En Londono, la manifestaciantoj defiis la kronvirusan pandemion por esprimi sian koleron. Centoj da manifestaciantoj, inter kiuj kelkaj surhavis protekt-maskon sur la vizaĝo, kolektiĝis antaŭ la Parlamento, svingante afiŝtabulojn, sur kiuj estis skribita la slogano «Black Lives Matter» (ankaŭ la vivo de la nigruloj gravas).

 

«Mi estas ĉi tie por atesti pri mia solidareco kun la usona popolo, kiu suferas de tro longtempe. Nigruloj estas viktimoj de la malobservado de rajtaj egalecoj. Plu ekzistas en Usono ia blankula supereco. Kaj tio ne plu ekzistu».

Pamela, manifestaciantino en Londono.

 

Same kiel en la brita ĉefurbo, multnombraj manifestaciantoj kolektiĝis en Manĉestro (nord-okcidente) por memorigi, ke «esti nigrulo ne estas krimo», «ĉesigu rasismon», kiu estas alia «pandemio»    

 

Francio

En Parizo, du manifestacioj estis antaŭviditaj, sed estis malpermesitaj pro la sanitara krizo. Tio ne malhelpis plurajn centojn da personoj kolektiĝi apud la usona ambasadejo.

La manifestaciantoj memorigis pri Adama Traoré, juna nigrulo mortinta en 2016 post arestado fare de ĝendarmoj. 

En Liono kaj en aliaj grandaj francaj urboj, similaj kolektiĝoj estis organizitaj.

 

Belgio

En Lieĝo, oriente de la lando, 700 personoj defiis la malpermeson kaj partoprenis marŝadon kontraŭ rasismo, laŭ la polico.

Ankaŭ en Bruselo, 10 000 personoj manifestaciis kontraŭ rasismo.

 

Germanio

Sabaton en Germanio, dum trejnado, ankaŭ la sport-ludantoj de la Bayern Munich, ĉefrolulo de la ĉampionkonkurso montris sian solidarecon surhavante t-ĉemizon kun la skribaĵo «Ruĝa karto kontraŭ rasismo – BlackLiveMatters, antaŭ la matĉo de Bundesliga kontraŭ Leverkusen».

 

Kaj ankaŭ en Usono

Grandaj kolektiĝoj okazis en Usono, interalie en Vaŝingtono. La unuaj manifestaciantoj alvenis matene, distancigitaj de la blanka domo per imponaj kradoj.

Homamaso manifestaciis sur la stratoj de la usona federala ĉefurbo, kiu estis la plej granda mobilizado de post la komenciĝo de la movado, antaŭ 9 tagoj.

Gravaj kolektiĝoj okazis ankaŭ en multaj usonaj urboj, interalie en Novjorko, Miamo, kaj Mineapolo, kie George Floyd mortis pasintan 25an de majo.

https://fr.euronews.com/2020/06/06/rassemblements-en-europe-contre-le-racisme-et-les-violences-policieres

https://de.euronews.com/2020/06/06/blacklivesmatter-demos-weltweit-15-000-auf-dem-alexanderplatz

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }