Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

5 juin 2020 5 05 /06 /juin /2020 21:19

05/06/2020

La 4an de junio 2020, 180 000 personoj laŭ la organizantoj, 37 000 laŭ la polico kolektiĝis por memorfesti la manifestaciojn de la placo Tian An Men. Tiu lasta nombro estis multe pli alta ol kutime.

Dekoj, eĉ centoj da miloj da loĝantoj de Honkongo kolektiĝis pasintan mardon por la tradicia kandelvespero, memore al la viktimoj de la sangoplena represio de la manifestacioj de la placo "Tian An Men", 30 jarojn antaŭe en Pekino.

Laŭ la organizantoj, la vespero kolektis 180 000 personojn. Tio estas rekorda nombro, atingita ankaŭ en 2014. La polico liveris nombron multe pli altan ol kutime : 37 000 partoprenintoj.     

La homamaso tenis kandelojn, kantis kaj aŭskultis paroladojn. Honkongo estas la sola loko de Ĉinio, kie tia memorfesto eblas. Ĉinoj de la kontinento iris al Honkongo por eskapi la silenton truditan de Pekino.

La kolektiĝo estas des pli simbola, ke tiu teritorio duon-memstara luktas por defendi siajn liberecojn, ĉar multaj Honkonganoj sentas pli kaj pli fortan entrudiĝon de Pekino en iliajn internajn aferojn.  

De antaŭ 29 jaroj, vesperkunveno okazas ĉiujare en Hongkongo memore al la interveno de la ĉina armeo placo "Tian An Men" la 4an de junio 1989, kio estas la pruvo de la eksterordinaraj liberecoj, pri kiuj ĝuas tiu urbo sud-oriente de Ĉinio.

    

Minacoj kontraŭ la rajtoj kaj liberecoj en Hongkongo 

Tiu kolektiĝo estis organizita de la veteranoj de la lukto por la demokratio. Ili petas samtempe demokratigon de la ĉina reĝimo kaj justecon por la viktimoj de la represio, pri kio suferis la movado de "Tian An Men".

Sed tiujn lastajn jarojn, okaze de tiu vesperkunveno, temas ankaŭ pri la minacoj, kiuj pezas kontraŭ la rajtoj kaj liberecoj en Hongkongo, teorie garantiataj ĝis la jaro 2047 per la akordo sino-brita, kiu prezidis la retrocedon de tiu teritorio en 1997.

Viro, kiu prezentiĝas per la nomo Xiao diris, ke li faris la vojaĝon de Ĉengduo (centre de Ĉinio) por partopreni por la unua fojo al la vesperkunveno. Tamen li timas, ke la aŭtoritatoj de Pekino malkovru lian ĉeeston.

«Mi timas esti enlistigita kiel nedezirebla persono, esti persekutata je mia reveno», li konfidis. «Sed, se neniu parolas, Ĉinio neniam progresos».

Jam okazis, ke postvivantoj de "Tian an men" iras al Hongkongo por partopreni la memorfeston. Sed tiujn lastajn jarojn, multaj estis forpuŝitaj fare de la hongkongaj aŭtoritatoj.

Dimanĉon, la studenta eks-gvidanto Feng Congde, 53-jara, kiu vivas en San-Francisko provis atingi la eventon. Sed je lia alveno ĉe la honkonga flughaveno, li ne ricevis la permeson eniri sur la teritorion, kaj estis rekte reinstalita en aviadilo.

24/05/2020

Honkongo: la leĝo pri sekureco ekvalidu «senprokraste» avertas Pekino

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/05/honkongo-la-lego-pri-sekureco-ekvalidu-senprokraste-avertas-pekino.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }