30/06/2020
Porparolanto de la ĉina diplomatio refutis tiujn asertojn certigante, ke ili estas «senbazaj».
En la regiono Ŝjinĝjiango, plimulte islama, Ĉinio kondukas politikon de naskiĝplanado ekstreme truddevigan, akompanatan de kontraŭvolaj steriligoj. Studaĵo de la Jamestown Foundation (en la angla) asertas, ke tiu politiko celas precipe la ujguran komunumon.
La Ujguroj ĉefe Islamaj, konsistigas iom malpli ol duonon el la 25 milionoj da personoj, kiuj vivas en Ŝjinĝjiango, vastega teritorio kvazaŭ dezerta, nord-okcidente de Ĉinio. Tiu teritorio suferis longtempe pri mortigaj atencoj, atribuitaj fare de Pekino al separatismuloj kaj islamistoj.
Strategio de etno-rasa dominado
En ambaŭ grandaj prefektejoj de la regiono, kie la Ujguroj estas plimultaj, la nombro de naskiĝoj draste malkreskis de post 2016, asertas Adrian Zenz, germana esploristo, kiu jam skribis plurajn raportojn pri la ĉinaj politikoj en Ŝjinĝjiango. Li baziĝas sur ĉinaj administraciaj dokumentoj kaj interparoladoj kun lokaj virinoj.
Kelkaj deklaris, ke ili estis steriligitaj, sub minaco de konduko al kampadejo. Laŭ ili, enplanto de steriligilo estis trudita al aliaj. Ĉinio ŝajne utiligas truddevigan naskiĝplanadon en Ŝjinĝjiango, kadre de «pli vasta strategio de etno-rasa dominado», ankaŭ skribas Adrian Zenz en tiu raporto.
«Malhumanaj ekscesoj»
Demandita pri la raporto, porparolanto de la ĉina diplomatio, Zhao Lijian, refutis lundon tiujn asertojn certigante, ke «ili estas senbazaj», kaj ke la regiono Ŝjinĝjiango estas nun «stabila kaj harmonia».
Vaŝingtono, kaj aliaj okcidentaj ĉefurboj kaj multaj organizaĵoj pri defendo de Homaj rajtoj akuzas Ĉinion, ke ĝi internigis en la regiono almenaŭ milionon de islamanoj, en tio, kion ili nomas kampadejoj pri politika reedukado. «Ni postulas de la ĉina komunisma partio, ke ĝi tuj ĉesigu tiujn terurajn praktikojn, kaj ni petas de ĉiuj landoj, ke ili kuniĝu kun Usono por akiri ĉesigon de tiuj malhumanaj ekscesoj», reagis siaflanke la ĉefo de la usona diplomatio Mike Pompeo.

