Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 juin 2020 5 26 /06 /juin /2020 14:35

26/06/2020

La multnacia banko Santander ne respektis sian promeson ne maldungi laboristojn en Brazilo dum la pandemio de Covid-19.

Santander-Brazilo engaĝiĝis kun la sindikato Contraf-CUT, aliĝinta al UNI Global Union, garantii la laborpostenojn dum la sanitara krizo. Tamen, la banko anoncis maldungon de 20% el sia personaro (pli ol 9 000 personoj), kvankam la viruso plu vastiĝas en la lando.

La entrepreno jam maldungis almenaŭ 160 personojn, kaj aliaj laboristoj estas minacitaj je maldungo, se ili ne atingas siajn vendo-celojn - dum la nombro de mortintoj en Brazilo,  kaŭze de la Covid-19, ĵus atingis la duan plej altan nivelon en la mondo.              

Utiligi la pandemion kiel pretekston por maldungi laboristojn, estas meti la entreprenon en alian malfacilan situacion. Petu de la Direktoro de Santander-Brazilo, ke li respektu sian promeson faritan al la laboristoj, kaj protektu iliajn laborpostenojn okaze de nacia sanitara urĝeco.

Kara Sergio Rial, Direktoro de Santander-Brazilo 

Tre surprizas kaj senrevigas min ekscii, ke la banko Santander-Brazilo ne respektas sian promeson ne maldungi siajn dungitojn dum la pandemio. Maldungante laboristojn dum la sanitara krizo, ne nur vi ne respektas la engaĝiĝon kontraktitan kun la brazila sindikato Contraf-CUT, sed vi ankaŭ montras senkompatan malestimon kontraŭ viaj dungitoj en tiu periodo de nacia urĝeco.

Mi urĝe petas de vi tujan reenpostenigon de la maldungitaj laboristoj, kaj ke vi rezignu pri ĉiuj aliaj maldungoj.          

Partnerece kun UNI Global Union, kiu reprezentas 20 milionojn da laboristoj en 150 landoj en la sektoro de kompetenteco kaj servoj, inter kiuj tri milionoj da laboristoj en la financa sektoro. 

https://www.youtube.com/watch?v=MVhXHriLMEA

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }