Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 juin 2020 7 21 /06 /juin /2020 10:24

21/06/2020

Okaze de la Monda Tago de la Rifuĝintoj, pluraj centoj da personoj kolektiĝis ĉi-sabaton 20an de junio centre de la urbo Ateno, subtene al la rifuĝintoj kaj azilpetantoj. La manifestaciantoj petis interalie de la grekaj aŭtoritatoj, ke ili faciligu la integriĝon de la rifuĝintoj, kiuj ofte frontas vere administracian turmenton. 

Ili rendevuis sur la placo "Omonia" ("konkordo" en la greka). Ĉirkaŭita de grekaj manifestaciantoj, malmulte da azilpetantoj kaj rifuĝintoj montriĝis. Inter ili, malantaŭ flagrubando, kiu postulis interalie restadpermesilojn, Ŝajn Alom, 27-jara, devenas de Bangladeŝo. De tri jaroj, li vivas en Grekio. 

«Kelkfoje mi laboras kaŝe. Sed ĉar mi ne havas miajn dokumentojn, la dungantoj ekspluatas mian situacion, kaj rifuzas pagi min. Pro tio mi bezonas, ke mia situacio estus reguligita. Plezure mi pagus impostojn, sed sen oficialaj dokumentoj, tio ne eblas. Mi esperas, ke Eŭropa unio kaj Grekio povos helpi nin».

Masur siaflanke originas de Kaŝmiro. Ankaŭ li, vivas en Grekio de antaŭ pluraj jaroj. «La politiko de la nuna greka registaro estas plu agresema kontraŭ la rifuĝintoj. Multaj rifuĝintoj havas nek loĝejon, nek laboron, nek dokumentojn…  en tiaj vivkondiĉoj, vivteni sin malfacilas», li konfidis.

La konservativa registaro, kiu regas en Grekio de antaŭ jaro, iom post iom drastigas efektive la leĝaron kontraŭ la rifuĝintoj. De marto, leĝo fakte trudas tiujn, kiuj akiris azilon, trovi loĝejon per si mem en daŭro de monato, anstataŭ ses monatoj antaŭe.    

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }