Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

28 mai 2020 4 28 /05 /mai /2020 21:31

28/05/2020

Antaŭ 25 jaroj, la «sabataj patrinoj» surstratiĝis por la unua fojo sur la placo Galatasaray, en Istanbulo, postulante finon de la trudaj malaperoj kaj redonon de siaj malaperintaj proksimuloj. La 27an de majo, ili organizis novan kolektiĝon por la 25-a datreveno de sia movado. Ili ĵetis diantojn kontraŭ la bariloj de la polico, kiu ĉirkaŭbaris la placon.

Laŭ la «sabataj patrinoj», la turka Ŝtato neniam enketis serioze por starigi la veron pri la homoj, kiuj malaperis post ilia enkarcerigo fare de la turkaj aŭtoritatoj.

Antaŭ dudek kvin jaroj, la 27an de majo 1995, patrinoj instaliĝis por la unua fojo sur la placo Galatasaray, centre de Istanbulo, por protesti kontraŭ ofta praktiko, kiu konsistas en mortigo de malliberigitaj personoj (plimulte Kurdoj) kaj malaperigo de iliaj korpoj.

Laŭ la Asocio pri Homaj rajtoj (IHD), inter 1992 kaj 1996, 792 truditaj malaperoj kaj murdoj fare de la Ŝtato okazis en la kurdaj regionoj de Turkio.  

La 25an de aŭgusto 2018, la turkaj aŭtoritatoj anoncis, ke la registaro malpermesas la kolektiĝon. Sekve de tiu anonco, dum sia 700-a paca manifestacio, la «sabataj patrinoj» suferis policajn perfortojn kaj pluraj partoprenintoj estis arestitaj, inter kiuj Emine Ocak, patrino pli ol 80-jara. De post la komenciĝo de la kronvirusa pandemio, iliaj agadoj disvolviĝis nur rete.

Okaze de la datreveno, la «sabataj patrinoj» denove provis atingi sian kutiman lokon ĉe la avenuo Istiklal por fari deklaron. Ili estis subtenataj de la prezidentino de la branĉo de IDH en Istanbulo, Gülseren Yoleri. Tamen, la placo jam estis antaŭblokita per policaj bariloj, kaj la virinoj ne havis permeson eniri. La virinoj kaj ties apogantoj poste ĵetis diantojn super la barilo kaj kriis sloganojn, ke ili neniam haltigos la serĉadon de siaj propraj malaperintoj.

Maside Ocak, kies frato Hasan Ocak malaperis post sia arestado la 21an de marto 1995, kaj kies korpo estis poste enterigita en anonima tombo, eldiris mallongan diskurson, dum kiu ŝi substrekis, ke la lukto de la «sabataj patrinoj» daŭras.

Hasan Karakoç, kies frato Ridvan Karakoç malaperis en 1994, kaj kiu estis ankaŭ anonime enterigita, faris similan deklaron. «Ni trapasis nian junaĝon sur tiu placo. Ni venas ĉi tien, ke neniu plu malaperu post lia arestado. Tion ni faras de antaŭ kvarono da jarcento. Eĉ se mil jaroj pasos, tiu lukto ne estos forlasita. Ĝi estas honto por tiu lando. Miloj da personoj estis perforte murditaj. Nun, iliaj genepoj batalas por ili».         

27/08/2018

Turkio: manifestacio de patrinoj de malaperintoj, subpremita de la polico

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/08/turkio-manifestacio-de-patrinoj-de-malaperintoj-subpremitaj-de-la-polico.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }