Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 mai 2020 3 06 /05 /mai /2020 14:58
UNICEF / Kate Holt

06/05/2020

Bildo: laŭ UNICEF, 30 milionoj da knabinoj riskas ekscizon en la venonta jardeko.  

Tio estas atingo de longa lukto por la virinoj en Sudano, jaron post la disfalo de la islama reĝimo de Omar al-Baŝir. Dum naŭ virinoj el dek plu estas tie ekscizitaj, la klitorektomioj ĵus estis kriminaligitaj.

La revolucio ja antaŭeniras en Sudano. Jaron post la disfalo de la reĝimo de Omar al-Baŝir, ĝi estas pli ol politika sukceso. Tiujn tridek pasintajn jarojn, en lando, kie regis islama potenco, la virinoj akiris novan venkon. «La registaro ĵus kriminaligis la seksmutiladojn, kaj speciala artikolo estos aldonita al la nacia punkodo. Tiu progreso estis salutita de la ministro pri fremdaj aferoj», skribas Radio Dabanga. La seksmutiladoj de nun estas punitaj per tri monatoj da malliberejo kaj monpuno.

En la lando, naŭ virinoj el dek estas viktimoj de ekscizo, kaj la lando estas konsiderata kiel unu el la plej malprogresemaj en la mondo, koncerne la virinajn rajtojn, laŭ la Fondaĵo Thomson Reuters. La sudana ĵurnalo aldonas:

«Tradicie, la Sudananoj kredas, ke tranĉi la vulvon de knabino estas garantio de honoro por ŝia familio kaj deca estonta edzeco. Sed tiu mutilado povas konduki al infektoj, kaj en la plej gravaj kazoj, al malfekundeco aŭ malfacilaĵoj dum akuŝo. Kaj tio ege malpliigas la seksan plezuron».  

Tiu venko estis akirita post pli ol jardeko da luktoj kondukitaj de sudanaj asocioj, kiuj defendas Homajn rajtojn. En 2012, la registaro de Omar al-Baŝir asertis, ke li laboras pri leĝo malpermesanta la seksmultiladojn kaj en 2015, ĝia adopto ŝajnis efektiviĝi. Sed la konservativuloj, kiuj kontraŭis la projekton, ĉiam sukcesis malhelpi ĝin.

La ekscizo, kiu konsistas en fortranĉo de parto el la klitoro kaj de la vulvolipoj de la virinoj, estas kriminaligita en plejparte de la afrikaj landoj. Tamen, ĝi ofte estas plu praktikata.

09/02/2016

Internacia tago de lukto kontraŭ klitorektomio : 200 milionoj da virinoj estas koncernataj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2016/02/internacia-tago-de-lukto-kontrau-klitorektomio-200-milionoj-da-virinoj-estas-koncernataj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }