Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 mai 2020 6 09 /05 /mai /2020 21:05

09/05/2020

Ĉiuj personoj, kiuj reklamas aŭ proponas tiujn programojn de «resaniĝo» submetiĝas nun al 30 000 eŭroj da monpuno aŭ jaro da malliberejo. Tio estas forta signalo, eĉ se kelkaj bedaŭras, ke la teksto protektas nur la personojn malpli ol 18-jarajn.   

«Samseksemo ne estas malsano, ni ne volas tiajn kredojn en tiu lando». La germana federala ministro pri Sano estis aŭskultita. La Federacia parlamento voĉdonis ĵaŭdon 7an de majo, malpermeson de laŭdiritaj «konvertiĝaj terapioj» koncerne la samseksemajn personojn malpli ol 18-jarajn, raportas la ĵurnalo Deutsche Welle. Por priskribi la uzatajn metodojn, kiel hipnoton kaj elektrajn ŝokojn, «la termino "terapio" estas trompa», aldonis Jens Spahn, membro de la CDU kaj mem malkaŝe samseksemulo. Kaŭze de la nova leĝo, ĉiu persono, kiu proponas aŭ reklamas tiujn praktikojn, submetiĝos al 30 000 eŭroj da monpuno aŭ jaro da malliberejo. «Ankaŭ la gepatroj aŭ leĝaj kuratoroj, kiuj trudus siajn gefilojn submetiĝi al tiuj programoj estos persekutitaj pro manko al ilia protekta devo», precizigas la retejo en la angla lingvo de la germana radio.

 

Ĉiujare, 1 000 junaj germanoj estas submetitaj al tiuj programoj  

«Tiu leĝo estas forta signalo, substrekas Der Tagesspiel. Nur malmulte da homoj scias, ke tiaj praktikoj estas plu uzataj en la 21a jarcento – eĉ en Germanio, ĉefe en la tre religiemaj medioj». Tamen, ĉiujare, ĉirkaŭ 1 000 junaj germanoj estas submetitaj al «konvertiĝaj terapioj» al aliseksemo en la lando. «Nenio pruvas, ke ili funkcias, daŭrigas la berlina ĵurnalo. Eĉ pli, kelkaj suferas poste pri fizikaj kaj psikologiaj sekvaĵoj».

Se la deputitoj kristandemokrataj (CDU) de Angela Merkel kaj iliaj partneroj de la koalicio socialdemokrata (SPD) voĉdonis favore al la leĝo, la ekstremdekstra AfD siaflanke sin detenis. Ankaŭ la Verduloj kaj Die Linke, maldekstre, sin detenis bedaŭrante, ke la teksto ne protektas la junajn adoltojn ĝis 26 aŭ 27 jaroj. Tiu dubo estas dividita de la germana asocio de defendo  de la gejaj kaj lesbanaj rajtoj LSVD

Pri la limdato, Jens Spahn sin defendis eksplikante, ke li volis leĝon, kiu ne estu kontestita de la justico. «La germana juro pli facile protektas la neplenaĝulojn, kuntekstigas Deutsche Welle. Kiam oni enkalkulas la leĝojn pri esprimlibereco kaj konscienco, oni eniras en dubindan zonon koncerne la adoltojn».         

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }