Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

27 mai 2020 3 27 /05 /mai /2020 21:28
AP Photo/Jim Mone

27/05/2020

La morto de tiu kvardekjarulo dum policoperaco la 25an de majo indignigas la Afrik-usonan komunumon de Usono.

Kolero kaj indigno esprimiĝis sur la stratoj de Mineapolo. Miloj da loĝantoj kolektiĝis mardon 26an de majo sur la «Ĉikago-avenuo», loko, kie George Floyd perdis la vivon dum policoperaco tagon antaŭe.                

Tiu kvardekjarulo estis arestita de la policistoj pro negravaj deliktoj. La sceno, filmita de piedirantino kaj enretigita en Facebook Live, montras nearmitan viron, alpremitan sur la ventro fare de policisto, kiu senmovigas lin per genuo sur la kolo. George Floyd plendas dum longaj minutoj, ke li ne povas spiri kaj spertas doloron. Li mortos kelkajn minutojn poste en la malsanulejo.     

La video de tiu perforta arestado estigis la koleron de la Afrik-usonanoj, kaj memorigas al multaj el ili la tragikan morton de Eric Garner en 2014 (artikolo ĉi-sube). Tiu evento kaŭzis protestmovadon kaj popolribelojn en la lando. En Mineapolo, miloj da anonimuloj manifestaciis por postuli justecon. En la kolektiĝo, estis legeble sur la afiŝtabuloj «Mi ne plu povas spiradi», «Justecon por Floyd», kaj «Ĉesigu mortigi la nigrulojn».      

La tuja eloficigo de la kvar policistoj implikitaj en tiu afero ne kvietigis la koleron de la usona nigra komunumo. Vespere, alfrontiĝoj okazis en Mineapolo inter manifestaciantoj kaj policistoj, kiuj rebatis uzante larmigajn gasojn kaj surdigajn grenadojn. Policejo kaj veturiloj estis damaĝitaj.

Aliparte en la lando, aliaj kolektiĝoj estis organizitaj mardon 26an de majo, kiel en Ĉikago.

https://www.youtube.com/watch?v=Nmv8IReEERs

04/12/2014

Usono : Eric Garner : miloj da manifestaciantoj en Novjorko

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/12/usono-eric-garner-miloj-da-manifestaciantoj-en-novjorko.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }