Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 mai 2020 1 18 /05 /mai /2020 21:26

18/05/2020

De vendredo, la «konvertiĝaj terapioj» de la samseksemuloj estas kontraŭleĝaj en Albanio. Dum teksto adoptita en marto 2018 fare de la Eŭropa Parlamento instigis la landojn de Eŭropa Unio malpermesi tiujn praktikojn, malmulte da membro-Ŝtatoj de tiam leĝofaris pri tiu temo.

Albanio kuniĝas kun Malto, kelkaj hispanaj aŭtonomaj komunumoj kaj laste Germanio, kiu antaŭnelonge forpelis tiujn praktikojn. La albanaj psikologoj malpermesis tiujn laŭdirajn «konvertiĝajn terapiojn», kiuj celas ŝanĝi la seksorientiĝon de junaj membroj de la LGBTI-a komunumo. Tiu progreso estis salutita sabaton 16an de majo, de la asocioj pri defendo de la rajtoj en la lando.    

Tiu malpermeso, decidita tagon antaŭen fare de la ordeno de la psikologoj, estas «gravega por la adoleskantoj LGBTI», reagis la asocio pri defendo de la samseksemaj rajtoj Pink Embassy en komunikaĵo.

En Albanio, ĉiuj terapeŭtoj estu membroj de la ordeno de la psikologoj, kies decidoj estas definitivaj kaj «jure validaj», eksplikis Altin Hazizaj, prezidanto de tiu asocio. «Tio estas definitiva decido, kaj ne bezonas konfirmon de la leĝofara aŭ ekzekutiva potenco por ekvalidi», li aldonis.  «Kvankam mencioj pri uzado de tiuj terapioj en Albanio estas malmultaj, permesi ilin reprezentis gravan zorgon», li aldonis. 

        

Intervenoj false atribuitaj al la scienco 

Kolektitaj en pluraj landoj, datumoj montras, ke la personoj, kiuj suferis tiujn terapiojn riskas 8,4-oble pli ol aliaj mortigi sin kaj 5,9-oble riskas depresion, laŭ Pink Embassy. 

Senefikaj kaj danĝeraj, la psikologiaj kaj spiritaj intervenoj, kiuj celas ŝanĝi la seksorientiĝojn de persono, estas false atribuitaj al la scienco, opinias la spertuloj.

La uzado de elektraj ŝokoj, kiam la paciento vidas bildojn de samseksemaj praktikoj, kaj injekto de testosterono figuras inter la plej kontestitaj teknikoj.

       

Plimulte de la landoj de Eŭropa Unio ne ankoraŭ malpermesis tiujn «terapiojn» 

Kelkajn tagojn antaŭ Albanio, Germanio, kie mil junuloj estas ĉiujare submetitaj al tiuj programoj, fariĝis la dua membro de EU, kiu malpermesis la «konvertiĝajn terapiojn» por la neplenaĝuloj.  

«Samseksemo ne estas malsano, ni ne volas tian aferon en tiu lando», deklaris la germana ministro pri Sano, Jens Spahn. Fakte, ĵaŭdon 7an de majo, la federacia parlamento voĉdonis favore al la malpermeso de tiuj terapioj, koncerne la samseksemajn personojn malpli ol 18-jarajn.

Bazita sur tiu leĝo, ĉiu persono, kiu proponos aŭ reklamos tiujn praktikojn riskas ĝis 30 000 eŭroj da monpuno, aŭ jaron da malliberejo.  

Tiuj praktikoj jam estis kondamnitaj fare de teksto adoptita en marto 2018 de la Eŭropa Parlamento, kiu tiam instigis la membro-ŝtatojn malpermesi ilin, sed ĝis nun nur Malto kaj kelkaj hispanaj aŭtonomaj komunumoj leĝofaris pri la temo. Kvankam marĝene, tiuj praktikoj ja certe ekzistas en plejparte de la landoj. 

En 2010, Albanio, esence konservativa, adoptis leĝon kontraŭ diskriminacio bazita sur seksorientiĝo. Sed en la ĉiutaga vivo, plejparte el la membroj de la komunumo LGBTI, inkluzive en multaj landoj de Sud-orienta Eŭropo, plu frontas antaŭjuĝojn, diskriminacion kaj hejmajn perfortojn, eksplikas "Pink Embassy".

09/05/2020

Samseksemo : Germanio malpermesas la «konvertiĝajn terapiojn»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/05/samseksemo-germanio-malpermesas-la-konvertigajn-terapiojn.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }