Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

30 mai 2020 6 30 /05 /mai /2020 21:15
Kerem Yucel/AFP

30/05/2020

En Usono, nova nokto da popolribelo okazis en Mineapolo, post la morto de nigra usonano dum policoperaco. La kolero disvastiĝis en pluraj grandaj urboj de la lando. Viro mortis en Detrojto.

La afero George Floyd kaj la kolero, kiun ĝi estigis, disvastiĝis tra tuta Usono.

Ne nur en Mineapolo, kie okazis la dramo, sed ankaŭ en multaj grandaj urboj: Novjorko, Vaŝingtono, Los Anĝeleso… Centoj, miloj da manifestaciantoj denuncas la policajn perfortojn kaj la rasan neegalecon.

En tiu kunteksto, viro mortis ĉi-nokte en Detrojto, dum manifestacio. La polico ŝajne ne estas implikita.

 

4-an nokton da popolribelo en Mineapolo 

Dum la nokto de vendredo ĝis sabato, novaj popolribeloj okazis en Mineapolo.

Multaj junuloj surstratiĝis por krii sian incitiĝon.          

«Mia frato mortis senkiale. Jes, diru al mi, kial li mortis? Plu ekzistas fia sklavisma rasismo! Kaj kial tio plu kaj plu daŭras?»   -    Loĝanto de Mineapolo

George Floyd estis arestita pro negrava delikto. Kaj dum lia arestado, li estis perforte premita kontraŭ la grundo, fare de policistoj. Li plendis, ke li ne plu povas spiri, antaŭ ol morti.

La policisto, kiu kondukis la tragikan arestadon, estis akuzita pri senvola murdo. 

Sed la familio de la viktimo postulas kulpigon pro intenca murdo, kaj arestadon de la aliaj policistoj. 

La aŭtoritatoj de Mineapolo decidis elirmalpermeson, kaj la Nacia gvardio estis deplojita por prove maltrankviligi la situacion. Sed sensukcese.

 

Donald Trump kaj la rabadoj 

Kaj la lastaj diroj de la usona prezidento tute ne kvietigis la situacion. En Tvitero, Donald Trump skribis: «La rabadoj estos tuj akceptitaj per kugloj».

Kaj pro tio li eksplikis sin ĉi-vendrede.

«Kiam rabadoj okazas, li diris, la homoj estas pafitaj, kaj ili mortas. Kaj se vi rigardas tion, kio okazis pasintan nokton kaj tagon antaŭe, vi vidas, ke tio tre oftas. Tion mi volis diri».

Sed tiuj diroj de Donald Trump estas konsiderataj kiel «apologio de perforto». La socia reto Tvitero avertis Donald Trump tiucele.   

27/05/2020

Post la morto de George Floyd, manifestacioj kaj alfrontiĝoj okazis en Mineapolo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/05/post-la-morto-de-george-floyd-manifestacioj-kaj-alfrontigoj-okazis-en-mineapolo.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }