
01/05/2020
Infanoj, ni ĉiuj … - Serge HALIMI
Refoje ilia mondo rompiĝis. Kaj ĝin rompis ne ni. Aktuale oni elvokas la ekonomian kaj socialan programon de la Nacia Konsilantaro de la Rezistado ; la konkeron de sindikataj rajtoj kaj la grandajn laborojn de la New Deal. Sed multaj francaj rezistuloj konservis siajn armilojn, kaj surstrate popolo atendis la belan elturniĝon “de la Rezistado al la revolucio”. Cetere tiu estis ankaŭ la slogano de tiama gazeto kiu nomiĝis Combat [Batalo]. Franklin Roosevelt siavice sciis komprenigi al parto de la (...)
https://eo.mondediplo.com/article2831.html
Geopolitiko de la glacirompilo - BACCARO-Sandrine , Philippe DESCAMPS
La Arkta kaj Suda Oceanoj allogas ĉiam pli da intereso. La malglaciiĝo jam evidenta somere en la Nordo povus malfermi gigantajn marajn kaj marbordajn areojn por navigado kaj la ekspluato de naturaj rimedoj. La konstruado de naciaj flotoj da glacirompiloj ebligas mezuri la veran ambicion de landoj kiuj intencas profiti de la tutmonda varmiĝo ĉe ĉi tiuj latitudoj. Kelkajn horojn antaŭ sia demisio, je la 15a de januaro, la rusa ĉefministro Dmitrij Medvedev subskribis ĉekon por 127 miliardoj da (...)
https://eo.mondediplo.com/article2827.html
Malabundo kiu mortigas - Michael MARMOT
Studaĵo kondukita dum dek jaroj de la brita epidemiologo Michael Marmot tion montras : la politikoj de buĝeto-ŝrumpado praktikataj de la krizo de 2008 pliprofundigis la fosaĵon inter riĉuloj kaj malriĉuloj koncerne la vivdaŭron. Sur la kampo de socia progreso, la Unuiĝinta Reĝlando perdis dek jarojn, kaj tion oni vidas. Mezurita per la vivdaŭro, la sano de Britoj malboniĝas, dum ili alkutimiĝis de pli ol jarcento je ĉiujara pliboniĝo. Paralele, la prisanaj malegalecoj profundiĝas. Kaj tio eĉ pli veras (...)
https://eo.mondediplo.com/article2828.html
La 5-a Respubliko en politika komato - André BELLON , Anne-Cécile ROBERT
Neniu okcidenta Konstitucio tiom favoras personan povon, kiom tiu de Francujo, kies prezidanto aperas kiel « respublika monarĥo ». Trudata de la fajranta alĝeria milito, sur la ruinoj de la nestabila 4-a Respubliko, ĉu tiu vidmaniero de la aferoj ankoraŭ havas sencon, dum multiĝas kolektivaj defioj, sociaj, sanitaraj kaj geopolitikaj ? VIDEBLE surprizita de la amplekso de la mobilizado kontraŭ la reformo de emerit-pensioj, tiu elektito de Les Républicains (La Respublikanoj) (LR) lasas eskapi krion (...)
https://eo.mondediplo.com/article2830.html
Strangaj germanaj-israelaj rilatoj - Daniel MARWECKI
Post la dua mondmilito Okcident-Germanujo en rekonstruado provis aĉeti virgecon per apogo al la konstruado de la ŝtato Israelo. Bonno [la ĉefurbo de la tiama Okcidenta Germanujo -vl] tiel ludis en la Proksim-Oriento rolon same gravan kiel miskonatan. Sed, dum la jaroj 1950- kaj 1960-aj, tiu diplomatio serĉante absolvon ne ĉiam sukcesis maski la esprimon de malnova fono preta reaperi. En Aprilo de 2018 la germana parlamento kunvenis por memorigi la sepdekan datrevenon de la starigo de la hebrea (...)
https://eo.mondediplo.com/article2829.html