Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 mai 2020 5 15 /05 /mai /2020 16:16
ALFONSO DI VINCENZO / IPA / MAXPPP

15/05/2020

Bildo: migranto laboras en Kalabrio, sude de Italio. Li surhavas maskon por protekti sin kontraŭ kronvirusa infekto. La itala agrikulturo spertas multajn malfacilaĵojn fronte al la manko de laboristoj por rikolti fruktojn kaj legomojn. 

La krizo de la Covid-19 pli malfortigas la sendokumentajn laboristojn. Pro tio, la itala registaro do faciligos akiron de portempaj restadpermesiloj. Tiuj laboristoj fakte estas nemalhaveblaj por la agrikultura sektoro aŭ la personaj servoj. La naciisto Matteo Salvini indignas.

Validigis tiun decidon la itala registaro dum konsilio de la ministroj, merkredon 13an de majo. Dum la kronvirusa epidemio detruas la ekonomion, la akiro de portempaj restadpermesiloj estos faciligita por la sendokumentaj laboristoj. Ili nuntempe estas eĉ malpli protektataj, kvankam nemalhaveblaj al la agrikultura sektoro aŭ la personaj servoj.

«Digneco venkis», ĝojis la ministrino pri Agrikulturo Teresa Bellanova, kiu dediĉis sin al tiu lukto.

Tiuj viroj kaj virinoj povos peti socialan protektadon kaj agnoskon de sia laboro! deklaris Teresa Bellanova ĉe la radio Rai 1.

Kvankam la nombro de antaŭvidataj reguligadoj ne estas konata, ĝi ŝajne estos amasa sciante, ke la nombro de sendokumentuloj estas taksita je 600 000 en la lando. Por akiri ĝin, la domlaboristoj ekzemple, devos prezenti laborkontrakton. La sezonaj agrikulturistoj akiros siaflanke sesmonatan restadpemesilon  por trovi laboron kaj tiel lukti kontraŭ la ekspluatado de kelkaj «mafiuloj», kiuj «sklavigas ilin», laŭ la vortoj de la ministrino.

 

La Norda Ligo svingas la riskon de nova ondo da migrantoj 

Matteo Salvini, la ĉefo de la "Norda Ligo", ekstremdekstra partio, kontraŭas tiujn reguligadojn. Lia sinteno ne ŝanĝiĝas malgraŭ la kronvirusa pandemio: «Neniu ĝenerala amnestio por la centoj da miloj da kontraŭleĝaj migrantoj!». La eks-prezidanto de la Konsilio de la ministroj preferus, ke «la migrantoj, kiuj jam laboris kun leĝaj dokumentoj, revenu al Italio», kaj ke estus proponite «laboron por la milionoj da italaj senlaboruloj». Sen tio, Matteo Salvini antaŭvidas alvenon de nova ondo da migrantoj sur la italaj marbordoj. 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }