
25/05/2020
En Ekvadoro, la huaoraníoj estas la lastaj indiĝenoj, kiuj konsentis pri kontakto kun la okcidenta civilizo. 5000 huaoraníoj plu vivas en tri amazoniaj provincoj, sed malgraŭ la izoleco de ilia komunumo, la pandemio de Covid-19 ne domaĝis ilin. Ĉi-semajne, ili postulis oficialajn protektajn aranĝojn, kaj plendas pri neagado de Kito.
La indiĝenaj gvidantoj mencias 73 konfirmitajn kazojn da Covid-19 en pluraj el iliaj praaj komunumoj. La prezidento de la nacio huaoranía, Gilberto Nenquimo denuncis la malrapidecon de la Ŝtato, fronte al la pandemia disvastiĝo: «Antaŭ 28 tagoj, mi alarmis en ĉiuj sancentroj. Mi ne estas kuracisto, sed la simptomoj de niaj malsanuloj estis tiuj de la Covid-19. Sed neniu aŭskultis min».
Laŭ Nenquimo, nur kiam juna huaoranío 21-jara pozitiva je Covid-19 estis urĝe transportita al Kito sabaton 17an de majo, iliaj proksimuloj estis testitaj en la komunumo de Miuaguno. Li deziras nun, ke la Ŝtato agadu urĝe por protektadi la aliajn huaoraníajn centrojn.
Kreskas la risko de pandemia disvastiĝo
«Mi petis de la Ŝtato, ke ĝi malpermesu eniron en la huaoraníajn teritoriojn, blokadu la ligno-finegocistojn, inter kiuj multaj venas de Guajakilo, epicentro de la pandemio. Sed nenio estis farita, indignas Gilberto Nenquimo. Kunsido ja okazis antaŭ semajno, sed de tiam la sanpersonaro ne ankoraŭ testis la loĝantojn de la komunumoj, kie suspektataj kazoj ekzistas, eĉ ne en la komunumoj atingeblaj pervoje!».
Laŭ Andrès Tapia, gvidanto de la Konfederacio de la indiĝenaj nacioj, ok indiĝenoj mortis pro la Covid-19, inter kiuj kvin estis pozitivaj kaj tri suspektaj. Kaj la risko de pandemia disvastiĝo kreskas pro la iompostioma ĉesigo de kvaranteno en pluraj amazoniaj municipoj.