Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 mai 2020 5 29 /05 /mai /2020 21:17
Express foto - Gurmeet Singh

29/05/2020

La agrokulturaj terenoj nord-okcidente de la sub-kontinento estas nun detruitaj fare de nuboj da insektoj devenintaj de Afriko. Pri tio sendube kulpas la klimata varmiĝo.  

«Tio estas la plej terura atako de antaŭ 26 jaroj». Tiu komento de la magazino Outlook montras bildon de la agrikultura katastrofo, kiu okazas nun nord-okcidente de Barato, kie de kelkaj tagoj «nuboj da akridoj alfluadas». Tio estas plia plago, meze de epidemio de Covid-19, kaj kiam la orienta sub-kontinento estis ĵus frapita de ciklono kun eksterordinara potenco. Post detruado de centoj da miloj da hektaroj en Raĝastano, grandegaj nuboj da insektoj atakis Panĝabion, Guĝaraton kaj Madja-Pradeŝon.            

Ĵaŭdon 28an de majo, ili penetris en Utar-Pradeŝon kaj Maharaŝtron. La lokaj agentejoj de la ministrejo pri Agrikulturo estas superŝutitaj. Ili deplojadis surterene «89 fajrobrigadistojn taskitajn pri ŝprucigo de pesticidoj, 120 esplorveturilojn, 47 kontrolveturilojn ekipitajn per ŝprucigiloj, kaj 810 ŝprucigilojn muntitajn sur traktoro».      

En la venontaj horoj, ankaŭ senpilotaj aviadiloj estos prevente mobilizitaj, interalie en la ĉefurbo, Delhio, kaj en Ĉatisgaro.

 

Escepta fenomeno 

Pri tiu nova dramo kulpas la klimata varmiĝo laŭ Mint, kiu pridemandis Roxy Mathew Koll, klimatologo en la Indian Institute of Tropical Meteorology. «Komence de la jaro, rakontas tiu spertulo, la Hindia oceano spertis esceptan fenomenon karakterizitan per koncentriĝo de varmaj akvoj en la okcidenta parto kaj malvarmaj akvoj en la sud-orienta parto».

Tio okazigis «fortajn tempestojn» en Afriko kaj en la araba duoninsulo, kiuj kreis «favoran terenon» por generado de la akridoj, kiuj tiam moviĝis en Irako kaj Irano, kaj fine en Sud-Azio «per multaj cikloj de reproduktado». Dum ilia irado, tiuj detruantaj bestoj sin nutradas per paŝtejoj «fariĝintaj fekundaj pro la ekscesaj pluvoj, kiuj okazis tiujn lastajn monatojn».

Laŭ Hindustan Times, la aŭtoritatoj dementis firme la onidiron, laŭ kio la invado atingos Mumbajon, ekonomian ĉefurbon de Barato, draste trafitan de la epidemio de Covid-19, kaj kiu estas la epicentro de la lando. «La direkto de la ventoj malfavoras je tia hipotezo», certigis la ministrejo pri Agrikulturo.

21/05/2020

Barato kaj Bangladeŝo frontas "gigantan ciklonon" dum la pandemio de covid-19

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/05/barato-kaj-bangladeso-frontas-gigantan-ciklonon-dum-la-pandemio-de-covid-19.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }