
19/05/2020
S-ino Soy Sros, prezidantino de la surloka sindikato CUMW ĉe Superl Cambodia, estis arestita kaj malliberigita, ĉar ŝi publikigis mesaĝon, kiu kritikas la interrompon de laborkontrakto por membroj de ŝia sindikato, inter kiuj graveda virino, dum la kronvirusa krizo. Bazita sur la punkodo, ŝi estis arestita pro «provoko» la 2-an de aprilo. Ŝi plu estas enkarcerigita, kaj ŝia sano difektiĝas.
Kampanjo en Esperanto:
https://www.labourstartcampaigns.net/show_campaign.cgi?c=4323

Retmesaĝo:
S-ino Soy Sros laŭleĝe plenumis sian esprimliberecon por defendi la interesojn de la laboristoj. Ni petas de la registaro ŝian senkondiĉan kaj tujan liberigon, kaj ke ŝia rajto ricevi medicinan flegadon estu respektata. Ni postulas de la registaro, ke ĝi haltigu la persekutojn kaj la turmentadon suferitan de la sindikataj gvidantoj. Ni urĝe admonas Superl Holdings Ltd, al tuja nuligo de la polica raporto kontraŭ S-ino Soy Sros.
La entrepreno respektu ŝian liberesprimon kaj ŝian rajton reprezenti la laboristojn dum la intertraktadoj inter dungantoj kaj dungitoj.
