Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

13 mai 2020 3 13 /05 /mai /2020 15:20

13/05/2020

La plej alta hungara jurisdikcio ĵus konfirmis pagon de monkompenso, favore al sesdek romaaj infanoj. Inter 2003 kaj 2017 en lernejo nord-oriente de Hungario, tiuj ĉi estis dispartigitaj de la aliaj lernejanoj sur etnaj bazoj. Tio reprezentas malsukceson por la potenco.

La metodo estis konata en Gyöngyöspata. En la lernejo de tiu vilaĝo, la romaaj infanoj estis izolitaj disde la ne-romaaj, kaj partoprenis nek promenadojn nek sportojn. Mardon 12an de majo, la hungara Ĉefkortumo pravigis la viktimojn, validigante ilian monkompenson, deciditan en septembro fare de la tribunalo de Debrecen. Post longdaŭra jura lukto komencita en 2011, la hungara Ŝtato devas pagi 99 milionojn da hungaraj forintoj (281 000 eŭrojn) egale disdonitajn al la sesdek plendintoj.

«La lerneja segregacio ne estas specife al Gyöngyöspata. De longe, ĝi tuŝas la tutan hungaran edukan sistemon. La fondaĵo iniciative de la proceso jam akiris sukceson dum similaj aferoj en 2007 kaj 2010», raportas la komuna retejo 444.hu. Komence de januaro, la Ĉefministro Viktor Orbán kontestis la verdikton de Debrecen, «ĉar ĝi atencas la justican senton», laŭ iliaj propraj terminoj. Kiam li rifuzis pagi, la ekzekutivo proponis kompense, financadon de kvalifikanta instruado. Tiu oferto estis forpuŝita de la plendintoj kaj de iliaj familioj.  

 

La Romaoj estas celitaj de la potenco

«La organizaĵo, kiu kondukis la jurajn demarŝojn kontraŭ la elementa lernejo de Gyöngyöspata estas financita de la Open Society de George Soros (miliardulo kaj filantropo usona-hungara, kiu fariĝis ripeta celo de Budapeŝto) de antaŭ du jardekoj. Ĝi neniam kaŝis sian volon akiri kondamnon de la hungara ŝtato, atakita dekduafoje tiujn lastajn jarojn pro aferoj de supozita segregacio», denuncis la ĵurnalo Magyar Nemzet.

Antaŭ la pandemio de Covid-19 en Hungario, la registaro de Viktor Orbán preparis nacian konsultadon bazitan sur la afero Gyöngyöspata, kaj celante la romaan komunumon. La ekzekutivo ankaŭ preparis instaladon de kameraoj en la klasĉambro, efektivigon de patroloj ene de la lernejoj, kaj malaltiĝon de la puna plenaĝo de 14 ĝis 12-jara. Ĉu la decido de la Ĉefkortumo influos la  tagordon de la potenco taŭzita de la epidemio?     

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }