Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

22 mai 2020 5 22 /05 /mai /2020 21:06
REUTERS/Laszlo Balogh

22/05/2020

La Justica Kortumo de la Eŭropa Unio (JKEU) postulis liberigon de la ĉirkaŭ 300 azilpetantoj loĝataj en hungariaj kampadejoj, ĉe la landlimo kun Serbio. La kortumo juĝis, ke la kondiĉoj de enkarcerigo estas tie neelteneblaj, kaj ke la rifuĝintoj estas «detenitaj tie sen valida kialo». Ĉi-ĵaŭde, la registaro de Viktor Orbán obeis la postulojn de la kortumo.

Abuzar Soltani finfine estas libera. De jaro kaj duono, tiu irana artisto 37-jara vivas en kampadejo, sude de Hungario, kun sia filo 11-jara. Abuzar estas kristano, kaj ĝuste por eskapi la persekutojn, li fuĝis Iranon kaj alvenis en Hungario, kie li petis azilon.

Sed la hungaraj aŭtoritatoj forpuŝis sian peton sen ekzameni ĝin. Ili provis resendi lin al Serbio, sed ricevis rifuzon de Belgrado. Ili do enfermis Abuzar kaj ties filon en kampadejo de konteneroj, tute ĉirkaŭita per pikdratoj.

Tiu kampadejo estis kvalifita nehumana fare de la Komitato Helsinki. Tiu hungara NeRegistara Organizaĵo defendis la aferon de Abuzar kaj aliaj rifuĝintoj ĉe la Justica Kortumo de la Eŭropa Unio. Pasintan 14-an de majo, la Kortumo juĝis, ke tiuj kampadejoj similas prizonon kaj ĝi ordonis de Budapeŝto, ke ĝi fermu ilin.

La hungara registaro tion ĵus ekfaris. Ĝi translokis ĉirkaŭ 300 rifuĝintojn, inter kiuj multaj familioj kun infanoj, al akceptaj centroj, el kiuj ili povas libere eliri.

La fermado de la kampadejoj estas venko por la asocioj kiel la "Komitato Helsinki". Ĉiutage turmentitaj de la hungara registaro, ili tamen daŭre defendas Homajn rajtojn.        

23/09/2017

Hungario: «transitaj areoj», kiuj similas malliberejojn

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/09/hungario-transitaj-areoj-kiuj-similas-malliberejojn.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }