24/05/2020
La mobilizado revenas en Hongkongo, kie manifestaciantoj pro-demokratiaj denuncas novan leĝon pri «sekureco», rigardatan kiel provo silentigi la opozicion.
Ĉi-dimanĉon, en Hongkongo, la polico uzadis larmigajn gasojn por disigi centojn da personoj ĉeestantajn sur la stratoj. La manifestaciantoj defiis la malpermeson manifestacii por denunci la projekton de Pekino, kiu volas devigi al la teritorio novan leĝon pri «nacia sekureco».
La teksto, kiu estos voĉdonita ĵaŭdon en la ĉina parlamento, celas malhelpi «perfidon, secesion, ribelinstigon kaj malstabiligon» en Hongkongo, post la grandaj manifestacioj, kiuj okazis sur la teritorio en 2019.
La opoziciantoj opinias, ke temas pri nova provo de entrudiĝo fare de Ĉinio por silentigi ĉian demokratian opozicion. Ili timas aparte klaŭzon, kiu ebligus al la ĉinaj policistoj konduki enketojn en Hongkongo. Tio estas laŭ ili antaŭsignoj de represio kontraŭ ĉia disidenteco en la memstara teritorio.
«Senprokraste»
La mobilizado de la «por-demokratia» kampo, kvankam firmigita de la rezulto de la novembraj lokaj balotoj, suferis milojn da arestadoj kondukitaj de la polico, kaj limigojn de kolektiĝoj, adoptitajn por bremsi la kronvirusan disvastiĝon.
Ĉi-dimanĉe, malgraŭ la protestado, Pekino lasis nenian dubon pri la fina solvo, kaj ŝajne forpuŝas ĉian koncedon: la teksto ekvalidu «senprokraste», avertis la ĉina ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi.
«Urĝas, ke la leĝo pri la nacia sekureco en Honkongo kaj ties efektivigo aplikiĝu senprokraste», li deklaris dum gazetkonferenco ĉe la sidejo de la ĉina Parlamento en Pekino.
Li pravigis la uzadon de tiu leĝo, elvokante la manifestaciojn, kiuj skuis Honkongon pasintjare. «La perfortaj kaj terorismaj agoj plu kreskas, kaj fremdaj fortoj profunde kaj kontraŭleĝe entrudiĝis en la aferojn de Honkongo», li asertis.
11/05/2020
Hongkongo: post la kvietiĝo kaŭzita de la kronviruso, la protestado rekomenciĝas