Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 mai 2020 4 14 /05 /mai /2020 21:26
Paul Hanna/REUTERS

14/05/2020

Triono el la domlaboristinoj laboras sen kontrakto en la neformala ekonomio. Ili ne rajtos pri la esceptaj monhelpoj efektivigitaj de la hispana registaro por elteni la ekonomiajn malfacilaĵojn.

De mardo 12a de majo, la domlaboristinoj – aŭ pli malofte la domlaboristoj -  rajtas pri escepta financa helpo de la hispana Ŝtato por kompensi la interrompojn de portempaj kontraktoj, kaŭzitajn de la trudizoliĝaj aranĝoj, kiuj validas de post la 15a de marto.

Tiu retroaktiva helpo, kiu ne superos nek 70% el iliaj monataj mongajnoj, kiujn ili ricevis antaŭ la 15a de marto, nek la minimuman salajron de 950 eŭroj, plibonigos la situacion de multaj personoj.

Sed ne ĉiuj profitos la decidon: 394 171 domlaboristinoj estis enskribitaj ĉe la Sociala asekuro antaŭ la trudizoliĝaj aranĝoj. Tamen, laŭ la lasta enketo de la Nacia Instituto de la statistikoj koncerne la profesiularon, Hispanio ŝajne enkalkulas pli ol 580 000 domlaboristinojn. Triono inter ili do laboras neleĝe. La domservoj estas unu el la sektoroj, kie neformala dungado estas la plej multnombra.

«La dramo de la neleĝaj domlaboristinoj: sen helpoj kaj sen laborposteno», titolas la retejo El Confidencial, kiu priskribas interalie la historion de Gloria, kiu laboras de jaroj kiel neleĝa domlaboristino. «Kiam la kronvirusa krizo komenciĝis, ŝia tuta mondo kolapsis. Ŝi troviĝis sen mongajno,  kaj sen ebleco ricevi helpon». Gloria rakontas:

«Se mi pagus kotizojn, mia nura profito estus emeritiĝa pensio. Sed mi nun havas alian zorgon, mi ne kapablas pagi la luprezon»

Ŝia edzo siaflanke, spertas partan senlaborecon. «Ni vivtenas nin dank’al niaj ŝparaĵoj, sed tio baldaŭ finos», ŝi eksplikas.

 

Kompleksaj klopodoj

"El Confidencial" mencias aliparte, ke eĉ la domlaboristinoj, kiuj rajtas pri escepta helpo, spertas malfacilaĵojn en la kompleksaj administraciaj klopodoj, des pli ke la petoj eblas nur en la reto.

«La modestaj civitanoj spertas malfacilaĵojn por plenigi la formularon. Ili entenas multajn teknikajn terminojn, kaj kondiĉojn tre komplikajn por kontentigi» denuncas en la retejo "El Confidencial" informfonto de la sindikato USO :

«Pli ol 50% el la helpo-petoj, kiujn ni ricevis dum la trudizoliĝo, koncernas domlaboristinoj». 

neniammilitointerni - dans Kronviruso
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }